Internationale Heinrich-Schütz-Gesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internationale Heinrich-Schütz-Gesellschaft
vdr

La Internationale Heinrich-Schütz-Gesellschaft (eo: Internacia Heinrich-Schütz-Societo) estas asocio kun sidejo en Kassel, kiu science, eldone kaj praktike prizorgas la muzikan heredaĵon de komponisto Heinrich Schütz ekde 1930.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1930 muziksciencisto Hans Joachim Moser, Fritz Schmidt, Karl Vötterle kaj aliaj fondis la societon en Kassel, la unua laborloko de la komponisto. Post 1954 ekestis multaj aliaj sekcioj en landoj en kaj ekster Eŭropo.

Al la membraro de la Schütz-Societo apartenas muzikamatoroj, amatoraj muzikistoj samkiel profesiuloj, sed ankaŭ muzikesploristoj, teologoj kaj publikigistoj same kiel muziksciencaj kaj ekleziaj institutoj, bibliotekoj, oficejoj kaj firmaoj. Ĉiuj prizorgas la verkaron de Heinrich Schütz.

La Internacia Heinrich-Schütz-Societo regule okazigas Heinrich-Schütz-Tagojn aŭ pli grandajn kun ŝanĝiĝantaj temoj. Tiaj renkontiĝoj ne nur servas al la intensa praktika flegado kaj scienca trapenetro de la muziko de Schütz, sed ankaŭ donas al la membroj la eblecon, interŝanĝi ideojn aŭ ekpreni novajn kontaktojn.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ komisio de la Internationalen Heinrich-Schütz-Gesellschaft aperas jenaj publikaĵoj (ĉiuj en Bärenreiter-Verlag, Kassel):

  • Heinrich Schütz: Neue Ausgabe sämtlicher Werke (Neue Schütz-Ausgabe), eldonita de Walter Werbeck. Ĝis nun aperis 34 volumoj; la eldono ampleksos pli malpli 45 volumojn.
  • Leonhard Lechner: Werke. Eldonita de Konrad Ameln. La eldonejo de 14 volumoj estas finfarita.
  • Johann Hermann Schein: Neue Ausgabe sämtlicher Werke. Eldonita de Adam Adrio, daŭrigata de Arno Forchert. Ĝis nun aperis 9 volumoj, la fina 10-a volumo estas presata.
  • Schütz-Jahrbuch, eldonita ekde 1979 ĝis 1996 fare de Werner Breig, ekde 1997 de Walter Werbeck lige kun Werner Breig, Friedhelm Krummacher kaj Eva Linfield. La jarlibro enhavas raportojn kaj prelegojn de la Heinrich-Schütz-Tagoj kaj -Festivaloj samkiel pluaj sciencaj traktaĵojn pri la muziko de Schütz kaj lia epoko.(ISSN 0174-2345)
  • Acta Sagittariana: Sciigoj de Internationale Heinrich-Schütz-Gesellschaft e. V. kun informoj el la vivo de la societo kaj ĝiaj sekcioj. Redaktado: Sieglinde Fröhlich. La Schütz-Jahrbuch kaj Acta Sagittariana ricevas la membroj de Internationale Heinrich Schütz-Gesellschaft kiel senpaga jardonacoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝaro de la Internationale Heinrich Schütz-Gesellschaft Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine