Kastela kirko de Torgau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La altaro kaj la ambono
Enirejo
Vido al la malantaŭa parto de la kapelo. Malantau la galerio troviĝas la princaj loĝsalonoj.

Princo-elektisto Frederiko la Grandanima de Saksio (1532-47) ne nur estis princo renesanca sed antaŭ ĉio ankaŭ ĝismorte fidela adepto de Marteno Lutero kaj pieca, subtenegante la Reformacion. Li komisiis la arkitekton Nikolaus Gromann konstrui en la Kastelo Hartenfels de Torgau kapelon modelan.

Ekstero ene de kastela komplekso[redakti | redakti fonton]

Distingiĝas la kapelo el la tuta arkitektura komplekso de la menciita kastelo nur per la portalo montranta scenojn el la pasiono de Kristo: ses anĝeloj portas la martirilaron de Jesuo. Sur la dekstra soklo videblas anĝelo kun la monujo de Judaso Iskarioto. Maldekstre estas anĝelo kun la glavo de Simono Petro kaj la fortranĉita orelo de la servanto Malĥo. Sur la portalo estas reliefo de la entombigo de la Savinto kun du balustradaj kolonoj enkadrigantaj. La emblemo de la ŝtonskulptisto estas de Simon Schröter el Torgau.

Graveco kaj historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kastela kapelo estas la unua evangelia novkonstruo en Germanlando. Martelo Lutero havas bildon pri perfekta preĝejo kiu realiĝis tie ĉi kaj ordonis tiun ĉi kapelon kvazaŭ modela por protestanta kirkokonstruado ĝenerale. Lutero mem konsakris la ejon en la 5-a de oktobro 1544. En sia prediko pri la vortoj de la evangeliisto Luko (ĉapitro 14, 1-11) Lutero parolis pri la senco kaj la eco de evangeliaj diservoj: "Estu la destino de la ejo nur esti taŭga por la parolado de la nia Sinjoro kun ni pere de la Biblio kaj por nia respondo per preĝado kaj laŭdokantado." La koruso kantis sub la gvido de Johann Walter moteton komponitan speciale okaze de la kapelokonsekro por sep voĉoj pri la psalmo nr 119 kun la titolo "Wohl denen, die ohne Tadel leben, die im Gesetze des Herrn wandeln."

En tiu komponaĵo de Walter la princoelektisto prikantatas kiel defensor veri dogmatis (=defendanto de la vera kristana kredo) kaj Lutero kiel Melanktono kiel "nostrae lumina terrae" (=lumoj de nia tero). Dum certa ĉetabla konversacio Lutero onidire laŭdis la konstruon de tiu ĉi preĝejo per la vortoj: "Salomono nenie tiom belan templon konstruis kian havas la Torgau-anoj."

Priskribo de la interno[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis la interno grandparte laŭ la origina aspekto. La haloforma konstruaĵo kun du galerioj supre tegitis de gotika retvolbaĵo. Restaŭradlaboroj profundaj estis en 1983/84.

La ambono kiel centra loko de divservoj protestantaj belegas. Ĝi faritis en la ateliero de Simon Schröter. Ĝia pozicio centra ankoraŭ substrekas la gravecon kaj ĝi ŝajne ŝvebas super la aŭskultantoj de la Dia vorto. Sur ĝi representatas tri bibliaj historioj gravaj por Reformacio:

  • Meze: Jesuo 12-jara en la templo - sola scriptura, nur la Biblio gravas
  • Maldekstre: Jesuo kaj la adulterino - sola gratia. Diferenco inter kulpo laŭ laŭleĝaj reguloj kaj pardono nur pere de la Dia graco. Dio ja intencas doni vivon al la kristano, li ne volas lian morton.
  • Dekstre: Forpelo de la brokantistoj el la templo de Jerusalemo - sola fide. Imago por la eterneco de ĉiam denove reformota eklezio danke al la konfido en la vorton de Dio.

La altaro (kopio) estas, laŭ la koncepto de Lutero, libere staranta. La tablon portas kvar anĝeloj. Ĝin ĉirkaŭu la komunumo por ricevi la komunion. Eble revenos restoj de la retablo de la dum la Dua mondmilito detruita kirkomeblo.

La orgeno' super la altaro faritis de la firmajo Peter Vier el Friesenheim. Ĝi inaŭguritis en la 2-a de oktobro 1994 kaj konformas kun la sonkvalito renesanca (3 manualoj, 21 registroj, meztona agordo).

Kontraŭe sur la galerio videblas la blazonoj de la princo-elektisto Johano Georgo (1611-56) kaj de lia edzino.

Dediĉo tabulo bronza pendas sur la malantaŭa muro. Ĝi mulditis en 1545 en la laborejo de la Fratoj Hilger en Freiberg kaj memorigu la konsekron solenan de la kapelo. La latinlingva enskribo entenas laŭdon de la konstruiginta princo. La bildo de Johano Frederiko troviĝas sur la supra medaliono flankita de du aliaj medalionoj kun liaj filoj Johano Frederiko kaj Johano Vilhelmo. Malsupre estas bildo de Lutero.

Funkcioj en la kuro de historio[redakti | redakti fonton]

Vere multis la funkcioj de tiu ĉi preĝejo. Ekde 1736 ĝi eĉ estis katolika preĝejo sub la regado de Frederiko Aŭgusto la 2-a, posteulo de Aŭgusto la forta. Inter 1771-1812 ĝi servis kiel kapelo prizona: ĉar dum tiu ĉi periodo Hartenfels iĝis malliberejo kaj punlaborejo. Post la Viena kongreso la tuto estis kazerno de Prusio (ĝis 1912). De 1919-26 la kapelo servis kiel aŭlo por seminario de estontaj instruistinoj. Nur ekde 1932 ĝi servas denove al la evangelio komunumo de Torgaŭ kiel kirko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Faldfolio kuŝanta sur informstando ene de la kirko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detalaj informoj pri la kapelo