Cranach-domo (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La t.n. Cranach-domo en la centro de Gotha, iomete malsupre de Kastelo Friedenstein

La Cranach-domo (germane: Cranachhaus mit historischem Pumpwerk) troviĝas ĉe la sudorienta angulo de la Supera centra bazarplaco en la direkto al Lucas-Cranach-strato en Gotha, Hauptmarkt nr 17. Ĝi posedas historian pumpilaron. Sian nomon ĝi ricevis en 1872 okaze de la 400-a datreveno naskiĝtaga de Lucas Cranach la Maljuna.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur pli malnova kelo kun gotika volbaĵo staras duetaĝa baroka konstruaĵo kun mansarda tegmento. Ĝi faritis post la granda incendio de 1632. La ununura viviga elemento surfasade estas la rondarka portalo kiun enkadras grejsa arko kun liona kapo kiel pinta ŝtono. Supre troviĝas du oblikvaj elipsaj fenestroj. Atestas la antaŭulajn konstruaĵon ankaŭ du blazonoj super la kela soklo. Videblas sako kaj serpento kun flugiloj. La sako estas signo por la el Würzburg origininta juristo kaj urbokonsiliano Georg Tash (Dasch), kiu edzinigis en 1544 Ursulon, filino de Cranach. Antaŭe, ĉirkaŭ la jaro 1500-a, la domon posedis la urbestro Jobst Brengebier (Brengbier), kies filino Barbara edziniĝis tie ĉi al la pentristo Lucas Cranach.

La baroka konstruaĵo servis post 1852 kiel Supera lernejo por knabinoj kaj pli malfrue kiel edukejo por infanoj kun lernadomalfacilaĵoj. Tiun ĉi funkcion la ejo havis ĝis 1964, kiam oni aranĝis surloke novan Domon de servoj por restaŭradoj en la ĉirkaŭaĵo. Ankoraŭ nuntempe estas tie ĉi la sidejo de la kultur- kaj klerigsocieto Urania e.V..

Pumpilaro historia[redakti | redakti fonton]

Speciala afero estas en la historia kelo. Tie ĉi instalitis en 1895 fare de inĝeniero Hugo Mairich pumpilaro kun turbinoj por la paralela konstruaĵo de Wasserkunst (tradukite: Akvoarto) meze de la bazarplaco antaŭ la enirejo. Helpu la tuto movigi la akvon el la rivero Leina tra la fontanoj kaj kaskadoj de la fortimpresa mekanismo. Verŝajne la grandaj kaskadoj en la Monta parko de Kastelo Wilhelmshöhe modelis por la multe malpli granda versio en Gotha. La maŝinaron liveris la maŝinkonstruada fabriko Briegleb, Hansen & Co. el Gotha. En 1987/88 la monumentprotektita tuto restaŭritis. Hodiaŭ aparta plusa pumpilo zorgas pri la kontinua funkcio de akvofluo de printempo ĝis aŭtuno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]