Jacopo de' Barbari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacopo de' Barbari
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Venecio
Morto 1-an de januaro 1516 (1516-01-01) (56-jaraĝa)
en Meĥleno
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • kortega pentristo • desegnisto
Verkoj Portrait of Henri V. of Mecklenburg
Still-Life with Partridge and Iron Gloves
Portrait of Luca Pacioli
View of Venice
vdr

Jacopo de' Barbari, foje konata aŭ referencata kiel de'Barbari, de Barberi, de Barbari, Barbaro, Barberino, BarbarigoBarberigo (ĉirkaŭ 1460/70 – antaŭ 1516),[1] estis itala pentristo kaj presisto kun tre individua stilo. Li translokiĝis el Venecio al Germanio en 1500, tiele iĝante la unua itala artisto de la Renesanco kiu laboris en Norda Eŭropo. Inter liaj malmultaj supervivantaj pentraĵoj (ĉirkaŭ dekdu) estas la unuaj konataj ekzemploj de pentrotrompoj ekde la Antikveco. Liaj 29 gravuraĵoj kaj tri tre grandaj lignogravuraĵoj estis ankaŭ tre influaj.

Oni scias malmulte pri la dekomenca vivo de la artisto. Tamen oni scias, ke li eliris el Venecio al Germanio en 1500, kaj ekde tiam lia vivo estas pli bone dokumentita. Tie li laboris por la imperiestro Maksimiliano la 1-a en Nurenbergo dum unu jaro, poste en variaj lokoj por Frederiko la 3-a de Saksio en 1503–5, antaŭ translokiĝo al la kortego de la Elektisto Joakimo la 1-a de Brandenburgo dum la jaroj 1506–8. En Germanio li estis ofte konata kiel "Jacop Walch", probabe el "Wälsch" signife eksterlandano, nome termino speciale uzata por italoj.

Aĵpentraĵo kun perdriko kaj fer-gantoj, 1504, eble unua aĵpentraĵo en pentrarto de Eŭropo.

Eble li revenis al Venecio kun Filipo la Bela de la Duklando Burgonjo, por kiu li poste laboris en Nederlando.[2] Ĉirkaŭ marto 1510 li estis laborante por la sukcedanto de Filipo, nome Arkidukino Margareta en Bruselo kaj Mechelen. Januare 1511 li malsaniĝis kaj faris testamenton, kaj en marto la Arkidukino donis al li porvivan pension, pro lia aĝo kaj malforteco. Ĉirkaŭ 1516 li estis mortinta, lasante la Arkidukinon en posedo de 23 gravurplatoj, kiuj ekde tiam multaj el ili estis probable gravuritaj ambaŭflanke, kies gravuraĵoj eble ne supervivis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacopo de' Barbari, Apollo and Diana en Metropolitan Museum Alirita la 25an de junio 2019.
  2. David Landau en Jane Martineau (eld), The Genius of Venice, 1500–1600, 1983, Royal Academy of Arts, London.