Albrecht Dürer (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Albrecht Dürer
Memportreto de Albrecht Dürer (pli aĝa)
Memportreto de Albrecht Dürer (pli aĝa)
Persona informo
Naskonomo Ajtósi Albert
Naskiĝo ĉirkaŭ 1427
en Ajtós, Flag of Hungary (1915-1918; angels; 3-2 aspect ratio).svg Hungara reĝlando
Morto en 1502
en Nurenbergo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Loĝloko Nurenbergo
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Patro Anthoni Dürer
Patrino Elisabeth Dürer
Edz(in)o Barbara Dürer
Infanoj Albrecht Dürer • Endres Dürer • Hans Dürer the Younger • Barbara Dürer • Johannes Dürer • Jeronymus Dürer • Antoni Dürer • Agnes Dürer the Elder • Margareta Dürer • Ursula Dürer • Hans Dürer the Elder • Agnes Dürer the Younger • Peter Dürer • Catharina Dürer • Sebald Dürer the Elder • Sebald Dürer the Younger • Hans Dürer • Carl Dürer
Parencoj Hieronymus Holper
Profesio
Profesio oraĵistoartisto
v  d  r
Information icon.svg

Albrecht Dürer (pli aĝa)Albrecht Dürer (patro), laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj ortografio Dürer Albert estis hungardevena germana oraĵisto. Lia origina nomo estis Ajtósi Albert, lia filo estis la mondfama pentristo Albrecht Dürer.

Albert Ajtósi [1] naskiĝis ĉirkaŭ 1427 en hu:Ajtós (Hungara reĝlando), li mortis en 1502 en Nurenbergo (Sankta Romia Imperio).

Ŝipo Schlüsselfeld supozeble fare de Albrecht Dürer (pli aĝa)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Ajtósi naskiĝis en vilaĝo ĉe Gyula (la vilaĝo jam malaperis). Albert lernis la metion unue hejme en la familio. Laŭ la kutimoj li vagadis en Eŭropo, en 1444 li alvenis en Nurenbergon, kie li konatiĝis kun Hieronymus Holper. Li prenis la familian nomon al Dürer, kiu derivas de sia hungara naskiĝloko (ajtó = pordo). Baldaŭ li migris plu al Nederlando, kie li kontaktiĝis kun multaj gravaj nederlandaj oraĵistoj. Ĉirkaŭ en 1455 li finis la vagadon kaj revenis al Nurenbergo. Li estis asistanto de Hieronymus Holper. En 1467 li edziĝis al Barbara Holper, en la sekva jaro li majstriĝis. Li establis propran atelieron. En la sekvaj jaroj 18 infanoj naskiĝis, sed 15 el ili mortis frue. Mem Dürer mortis pro disenterio.

Elektitaj supozataj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ora kaliko al ĉefepiskopo de Majenco (1470–1480)
  • arĝenta gravuraĵo (1480?)
  • Du memportretoj (1486 respektive 1492)
  • Ŝipo Schlüsselfeld (surtabla ornamaĵo, 1502)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]