Muzeo Czartoryski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Muzeo Czartoryski
muzeo
Czartoryski Palace, 17-19 świętego Jana street, Old Town, Kraków, Poland.jpg

LandoPollando
ProvincoMalgrandpollanda provinco

SituoKrakovo
- koordinatoj50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo)50.064640819.9399667Koordinatoj: 50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo)

Estiĝo1878
Administrado
- situoPijarska Street 15 (Kraków)
DirektoroJolanta Lenkiewicz
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]


Muzeo Czartoryski

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Czartoryski Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Muzeo Princoj Czartoryski (pole Muzeum Książąt Czartoryskich [muˈzɛum ˈkɕɔ̃ʐɔnt tʂartɔˈrɨskʲix]) – ofte mallongigite al Muzeo Czartoryski) estas historia muzeo en Krakovo, Pollando, kaj unu el la plej antikvaj muzeoj de la lando.

Historio kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

La dekomenca kolekto estis formita en 1796 en Puławy fare de la Princino Izabela Czartoryska. La Muzeo oficiale malfermiĝis en 1878.[1]

La kolekto Puławy estis parte detruita post la Novembra ribelo de 1830 kaj la konfiskado de la propraĵoj de la familio Czartoryski. Plej el la muzeaĵoj tamen estis savitaj kaj translokigitaj al Parizo, kie ili restis en la Hôtel Lambert. En 1870 la Princo Władysław Czartoryski decidis translokigi la kolektojn al Krakovo, kien ili alvenis en 1876.

La plej fama pentraĵo en la Muzeo estas unu el la plej bone konataj verkoj de Leonardo da Vinci nome Damo kun ermeno. Aliaj elstaraĵoj estas du verkoj de Rembrandt; kelkaj antikvaĵoj, kiel skulptaĵoj; renesancaj murtapiŝoj kaj ornamartoj; kaj pentraĵoj de Hans Holbein la Juna, Jacob Jordaens, Luca Giordano, Pieter Brueghel la juna, Dieric Bouts, Joos van Cleve, Lorenzo Lotto, Lucas Cranach la pli juna, Lorenzo Monaco, Andrea Mantegna, Alessandro Magnasco ktp.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Galerio
Dieric Bouts, Anonco (1475). 
François Clouet, Nomita "Don Juan"
Vincenzo Catena, Madono kaj infano (1510). 
Jacob Jordaens, Satiro vizitanta kamparano (ĉirkaŭ 1620) 
Hans Holbein, Portreto de homo (ĉirkaŭ 1530) 
Andrea Mantegna, Judith (ĉirkaŭ 1495). 
Antonis Mor, Alfonso d'Avalos
Jan van Kessel, Pejzaĝo kun akvofalo kaj kastelo
Carlo Crivelli, Sanktaj Antonio kaj Lucia (ĉirkaŭ 1470) 
Palma Vecchio, La sankta familio (ĉirkaŭ 1514 - 1515) 
Jan Mostaert, Portreto de kortegano (ĉirkaŭ 1520) 
Joos van Cleve, Madono kaj infano (ĉirkaŭ 1525 - 1530) 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olivia Petrides, Anthem Guide to the Art Galleries and Museums of Europe. P. 509. Anthem Press, 2009, (ISBN 1-84331-273-5).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50° 03′ 52.8″ N 19° 56′ 23.8″ O / 50.064667 °N, 19.939944 °O / 50.064667; 19.939944 (mapo)