Siedlce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Siedlce)
Siedlce

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Siedlce (Pollando)
Siedlce (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Siedlec
Provinco Mazovio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Siedlecki
Komunumo Komunumo Siedlce
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1448
Urborajtoj 1547
Koordinatoj 52° 11′ N, 22° 17′ O (mapo)52.18333333333322.283333333333Koordinatoj: 52° 11′ N, 22° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 155 m
Areo 32 km²
Loĝantaro 77100 (en 2006)
Loĝdenso 2 419 loĝ./km²
Poŝtkodo 08-103 do 08-119
Telefona antaŭkodo (+48) 25
Aŭtokodo WS
Estro Andrzej Sitnik
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Skwer Niepodległości 2
Poŝtkodo de estraro 08-110
Telefono de estraro (+48) 25 643-07-50
Fakso de estraro (+48) 25 644-67-49
Poŝto de estraro info@siedlce.um.gov.pl
Komunuma retejo http://www.siedlce.um.gov.pl/
vdr

Siedlce — urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Siedlecki. Historie apartenis al Małopolska (Malgrandpolujo). En la urbo estas 15 naturmemorindaĵoj. En 1998 oni fondis en la urbo SOS-Infanvilaĝon.

Sidejo de unu el 3 ekleziaj provincoj en Lublina ĉefdiocezo. Ekonomia centro, eduka (altlernejoj, animzorga seminario, 10 mezlernejoj, muziklernejo) kaj kultura (2 kulturdomoj, teatro, 4 bibliotekoj kaj 3 muzeoj).

La 31-an de decembro 2021 Siedlce nombris 76 005 loĝantojn (la kvara post Varsovio, Radom kaj Płock urbo en Mazovia provinco).

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas:

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Deveno kaj fondo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Setlejo, kiu komencis la hodiaŭan urbon, aperis verŝajne en la 9-a - 10-a jarcentoj kaj probable akceptis la nomon de arbaro Siedliska, pri kiu estas mencio el 1430. Unua mencio pri la vilaĝo mem troviĝas en dokumento edonita en 1448 en paroĥejo Łuków fare de kardinalo el Sandomierz-vojevodio Zbigniew Oleśnicki (unua kardinalo kun pola nacieco). La vilaĝo tiutempe eniris al Lando de Łuków, kaj en 1474 estis enigita al nove kreita Lublin-vojevodio same en la Krono de la Regno de Pollando . En 15-a kaj 16-a jarcentoj estis proprietaĵo de familio Gniewosz blazono Rawicz, kiu en la 15-a jc alinomiĝis Siedlecki.

En 1547 Siedlce ricevis urborajton laŭ magdeburga juro, atribuitan de reĝo Sigismondo la 1-a. La urbo gajnis gravajn privilegiojn – por 8 jaroj la loĝantaro ne devis pagi imposton, kaj de tiam povus okazi ĉiusemajna vendo-aĉeto sur urboplaco kaj 3 foiroj jare. En la unua jarcento de sia ekzisto la urbo dinamike disvolviĝis. La aero de Siedlce kreskis kvinfoje, kune kun nombro de loĝantoj, alvenis komercistoj kaj metiistoj. La privilegio estis konfirmita en 1650.

La unuan periodon de la urbevoluo en la duono de 17-a jarcento rompis milito. La urbo estis bruligata, rabata, la popolo suferegis pro trairoj de armeoj kaj malsanoj. Nur post tiu ĉi tempesta periodo komencis leviĝi de falo.

Familio Czartoryski[redakti | redakti fonton]

Regado de la urbo estis ĉ. 1670 transprenita de Czartoryski-familio. Ili ekposedis la urbon danke al doto de fraŭlino Joanna Olędzka, kun kiu edziĝis vojevodo de Volinio Michał Jerzy Czartoryski, el Pola Respubliko. La familio jam dekomence liberigis la loĝantaron de impostoj por 6 jaroj. Kun la urbo-transpreno blazono de Siedlec iĝas la blazono de Czartoryski-familio — Pogoń.

En 1692 incendio detruis parton de domaro. Kazimierz Czartoryski, filo de Michał, denove ekplanis urboplacon kaj apudajn stratojn, kio faciligis estontan plukonstruon de la urbo. La urba privilegio de Siedlce estis vastigita post la incendio en 1693.

El fondaĵo de Izabela kaj Kazimierz Czartoryski estis en la unua duono de 18-a jarcento konstruita preĝejo kaj palaco. Post morto de Kazimierz la urbo iĝis posedaĵo de Michał Fryderyk Czartoryski, kaj poste de lia filino Aleksandra.

Aleksandra Ogińska[redakti | redakti fonton]

Aleksandra edziniĝis al Michał Ogiński, hetmano granda litova. En 1775 r. Aleksandra Ogińska heredis post patro Michał la havaĵon de Siedlce. Urbo iĝis centro de societa kaj kultura vivo en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Oni organizis teatraĵojn, al kiuj estis invitata elito el la tuta lando.

En Palaco de Ogiński verkis poetoj de Klerismo: Franciszek Karpiński, Julian Ursyn Niemcewicz, Franciszek Dionizy Kniaźnin. Posedantino de Siedlce helpis al kapablaj infanoj. Al filo de vojaĝgastejo helpis progresi kiel pentristo. Ŝi fondis lernejon de baleto por infanoj de siaj subuloj.

Ŝia proksima parenco – reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski dufoje gastis en la kortego en 1783 kaj 1793.

La princino mortis en 1798. Siedlce iĝis posedaĵo de Czartoryski-familio el linio de Puławy. Adam Jerzy Czartoryski estis lasta privata posedanto. Li ŝanĝis la urbon kun aŭstra registaro kontraŭ aliaj bonaĵoj, kaj de 1807 Siedlce estis registara urbo.

Periodo de aneksoj[redakti | redakti fonton]

Post falo de Insurekcio de Kościuszko (1794) kaj farita tria dispartigo de Pollando (1795), Siedlce troviĝis en aŭstra aneksaĵo kiel sidejo de areaj regopovoj. Dum Varsovia Duklando (1807-1815) Siedlce estis ĉefurbo de departamento, kaj kun kreo de Kongresa Pollando (1815-1918) iĝis vojevodia urbo kaj sidejo de distrikto. Post milito de Napoleono kontraŭ Aŭstrio (1809) Siedlce estis enigitaj al kreita Varsovia Duklando. En 1815 post Viena Kongreso estis enkorpigita al Kongresa Pollando kaj fariĝas ĉefurbo de Podlaĥia vojevodio. Kune kun la tuta Reĝlando Siedlce travivas ekonomian disfloron, sed post falo de Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio iĝas Podlaĥia gubernio. Fine parto de Lublina gubernio. De 1840–1866 Siedlce estis sidejo de distriktaj regopovoj. Periodo de rusigo kaj reprezalioj post subpremo de Januara ribelo daŭris eĉ post kreo en 1867 de Siedlce-gubernio. Malgraŭ tio daŭris ekonomia evoluo de la urbo, precipe post konstruo tra Siedlce de pavimita vojo Varsovio-Brześć (1820-1823) kaj de Fervojo Varsovio-Terespol (1866-1867).

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Fine de septembro 1939 Siedlce estis okupita de Ruĝa Armeo (ekz. ĉirkaŭaĵoj de stacidomo), de kie post kelkaj tagoj retiriĝis al linio fiksita de Pakto Ribbentrop-Molotov kun ties sekreta aldona protokolo.

Tragikaj eventoj de la Dua Mondmilito ne preterpasis la urbon. Germana okupado komenciĝis la 11-an de septembro 1939, kaj finiĝis preskaŭ post 5 jaroj la 31-an de julio 1944. Oni ne povas precize registri murdojn faratajn de germanoj, sed oni certas ke en loka geto kaj en ekstermejo Treblinka pereis 15–17 mil juddevenaj loĝantoj de Siedlce.

Dum la milito la urbo estis tereno de partizana agado de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando. En 1943 la taĉmento de KB agis kontraŭ Komunuma Ŝparkaso.

En Siedlce troviĝis militprizono (ĉefe por sovetaj soldatoj) – Stalag n-ro 366, kie restadis averaĝe de 5 ĝis 20 mil personoj, el kiuj pereis 9–12 mil. Ĉi tie estis ankaŭ 4 trudlaborejoj en kiuj sume estis 12 mil personoj, el kiuj ĉ. 10 mil estis forveturigitaj al ekstermejo Treblinka, kaj la ceterajn oni pafmortigis.

Siedlce helpis al rifuĝintoj dum la milito, precipe al setliĝantoj el Grandpolujo kaj al infanoj el Zamość-regiono (Ribelo de Zamość).

La 23-an de septembro 1943 fronte al urba malliberejo germanoj pafmortigis 10 membrojn de subteraj organizaĵoj, en tio de Popola Gvardio.

Batalo pri Siedlce, kadre de Orienta Fronto, okazis de vespero la 24-an ĝis mateno la 31-an de julio 1944. Pola Enlanda Armeo, kadre de Operaco Tempesto, (ĉ. 520 soldatoj) apogis Ruĝan Armeon, ankaŭ batalis Kamparanaj Batalionoj kaj Popola Armeo. Taktika venko de Ruĝa Armeo alportis detruon de la urbo en 45%, ruinigitaj estis 43% de domoj, damaĝo de stratoj kaj placoj atingis 52%. La urbaj perdoj estis taksitaj je ĉ. 60 milionoj de antaŭmilitaj zlotoj. Rezulte de la bataloj sovetaj trupoj perdis ĉ. 3 500 soldatojn kaj 64 tankojn, Wehrmacht 1 500 soldatojn kaj ĉ. 30 tankojn. Post la batalo la 1-an de aŭgusto 1944 la tuta elita 3-a SS Panzer-Division „Totenkopf" posedis 145 kirasitajn veturilojn, el kiuj nur 45 bone funkciis. Konkero de la urbo ebligis al la rusa flanko prepariĝi al laŭvicaj bataloj, i.a. al la batalo pri Radzymin. Kutime 3 tagojn post "liberigo" de germanoj, al la polaj urboj alvenis NKVD-taĉmentoj, kiuj per teroro altruis la duan sovetan okupadon. En la dua duono de 1944 Siedlce estis unu el centroj de la formiĝo de komunista Popola Pola Armeo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas dekkelkaj aranĝoj, kiel

- dutaga Foiro de Sankta Stanislao de Krakovo (8-a kaj 9-a de majo) kun ĉ. 100 ekspoziciistoj, ĉefe komercistoj, metiistoj, artistoj, kolektistoj, vizitata de 5 mil personoj,

- Tagoj de Siedlce (en la unuaj tagoj de junio), dum kiuj i.a. prezentiĝis Kayah, Boney M, Smokie, The Animals, Edyta Górniak, Maryla Rodowicz.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Krom du malsanulejoj, unu apuduniversitata, 5 specialigitaj medicinejoj kune kun privataj kaj 27 apotekoj estas 18-a Mekanigita Divizio je la nomo de armea generalo Tadeusz Buk.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Pro la Invado de Rusio en Ukrainion Siedlce rompis rilatojn kun rusa urbo Kirov.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edward Kospath-Pawłowski (redakto), Siedlce 1448-2007, 2-a eldono plivastigita, Siedlce 2007.
  • Antoni Winter: Dzieje Siedlec 1448-1918 (Historio de Siedlce 1448-1918), Warszawa 1969.
  • Nia Gvidilo Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]