Livadia palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Livadia palaco
summer residence • palacomuzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novrenesanco vd
Estiĝo 1910
Lando UkrainioRusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Livadio
Situo
Geografia situo 44° 28′ 4″ N, 34° 8′ 37″ O (mapo)44.46777777777834.143611111111Koordinatoj: 44° 28′ 4″ N, 34° 8′ 37″ O (mapo)
Livadia palaco (Krimeo)
Livadia palaco (Krimeo)
DEC
Livadia palaco
Livadia palaco
Situo de Livadia palaco
Map
Livadia palaco
Retejo http://ливадийский-дворец.рф/
vdr
La "Itala korteto" ene de la palaco

Livadia palaco (ruse Ливадийский дворец, ukraine Лівадійский палац, krime-tatare Livadiya sarayi) estas iama rezidejo de rusa caro Nikolao la Dua. La palaco situas en la loĝloko Livadio 2 kilometrojn for de Jalto (Krimeo, Ukrainio).

En la palaco estis organizita la Jalta konferenco (1945), samtempe ĝi estis la rezidejo de la usona delegitaro. Nuntempe en la palaco funkcias muzeo kun ekspozicioj pri la Jalta konferenco kaj pri la vivo de la cara familio; foje tamen (plej ofte somere) la palaco estas uzata por organizi divers-nivelajn (ankaŭ internacie gravajn) politikajn renkontiĝojn kaj konferencojn.

Historio de la konstruado[redakti | redakti fonton]

Livadio iĝis la somera rezidejo de la rusaj caroj jam en la jaro 1860. Preskaŭ tuj estis konstruitaj la granda kaj la malgranda palacoj laŭ la projekto de arkitekto Ippolito Monighetti. Tamen post la morto de la imperiestro Aleksandro la Tria en la malgranda palaco lia posteulo, caro Nikolao la Dua, decidis konstrui por si novan, la plej grandan palacon.

Dum sia vojaĝo en Italion en la jaro 1909 Nikolao la Dua estis ravita de la italaj renesancaj palacoj, tial post la reveno li decidis konstruigi la novan palacon en renesanca stilo. La taglibraj notoj de la caro atestas, ke la projekto estis multe pridiskutata en la cara familio. Oni decidis, ke ĉiuj kvar fasadoj devas esti diversaspektaj. Fine la projekto estis kreita fare de jalta arkitekto N. Krasnov.

La konstruado daŭris 17 monatojn. La solena malfermo de la palaco okazis la 11-an de septembro 1911.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruita el blanka granito en nov-renesanca stilo. Aparte karakterizaj partoj de la palaco estas la marmora portiko, la florenceska turo, riĉe dekoritaj fenestroj kaj multaj spanoj kun jaspaj vazoj. Speciala galerio ligas la palacon al novbizanca preĝejo, konstruita laŭ la projekto de I. Monighetti en 1866.

En la palaco sume estas 116 ĉambroj kun diversastilaj internoj (ekzemple, la Pompeja vestiblo, la Brita biliardejo, la neobaroka manĝejo ktp).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]