Sasik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sasiko)
Saltu al: navigado, serĉo
Sasyk ozero.png

Sasik (ukraine Сасик, Сасик-Сиваш, ruse Сасык, Сасык-Сиваш, turke Sasıq, Sasıq Sıvaş) estas salakva lago sur la duoninsulo Krimeo de Ukrainio. Ĝi situas en la Saka distrikto (Krimeo), apud la Nigra Maro, kaj estas dividita de la maro nur per mallarĝa terlango. La lago havas surfacon de 71 ĝis 75 km² kaj profundon ĝis 1,5 m.

La lago Sasik kuŝas 60 centimetrojn sub marnivelo de la Nigra Maro.