Donuzlav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Donuzlavo)
lago Donuzlav sur la mapo

Lago Donuzlav (krimetatare Doñuzlav / Донъузлав, ukraine Донузлав, ruse Донузлав) ankaŭ nomata golfeto Donuzlav estas la plej profunda lago de Krimeo (27 metroj) kaj la plej granda lago en Ĉernomorska distrikto (47 kvadrataj kilometroj). En la praktiko ĝi ne estas lago sed golfeto ekde la jaro 1961, kiam el sabla disiĝo (200 ĝis 400 metrojn larĝa) disigante ĝin de la Nigra maro estis elfosita 200 metrojn larĝa kanalo. La laga akvo proksime de tiu kanalo estas tiom sala kiom en la nigra maro, sed subteraj akvofontoj faras la akvon multe malpli sala en la "kapa parto", la laga parto laŭeble malproksima de la kanalo.

lago Donuzlav proksime de Novoozerno