Saltu al enhavo

Sándor Nikolits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Nikolits
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1834 (1834-03-16)
en Arad
Morto 27-an de majo 1895 (1895-05-27) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

NIKOLITS Sándor (pro. nikoliĉ) estis hungara flutisto, komponisto, instruisto naskita en Arado la 16-an de marto 1834 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de majo 1895.

Biografio

redakti

Sándor Nikolits studis fluti de Franz Doppler, inter 1850 – 54 li estis ano de la orkestro de Nacia Teatro (Pest). Inter 1855 – 57 li estis flutisto la unua de la Carl-Theater de Vieno kaj dume li studis komponadon ĉe S. Sechter. De 1857 li estis dirigento de teatrotrupo de József Szabó de Arado, Temesvár, Szeged, Szabadka kaj Nagybecskerek. Inter 1862 – 65 li estis dirigento en Temeŝvaro, de 1865 denove flutisto de la Nacia Teatro, samtempe eklezia kapelestro ĉe la greka-katolika eklezio de Danubbordo. Inter 1865 – 75 li estis flutinstruisto de la nacia muziklernejo, de 1870 instruisto pri muzikteorio kaj muzikkomponado de Tutlanda Teatra Lernejo, en 1875 komponadinstruisto de Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. En jaroj 1884 – 86 li estis muzikreferanto de Reĝa Operejo de Budapeŝto.

Verkoj

redakti
  • Elemi zene-elmélet (Bp., 1873).

Elektitaj disĉiploj

redakti