Ibn-Ĥaldun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ibn-Ĥaldun

Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن Walī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskita la 27-an de majo 1332 en Tunizo,[1] mortinta la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis tuniza araba[2][3][4][5] islama historiisto, konsiderita inter la fondintaj patroj de moderna sociologio,[6][7] kaj politikisto, sociologo, filozofo, ekonomikisto,[8] geografo, demografo kaj ŝtatestro.

Li estis plej bone konata pro sia libro, nome Mukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kiel Prolegomena en Greka). La libro influis super la otomanaj historiistoj de la 17a jarcento kiel Kâtip Çelebi kaj Mustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de la Otomana Imperio.[9] Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de la Mezepoko.[10][11]

Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ibnĥalduna vivgranda bronza skulptaĵo de kiu estas parto de la kolekto ĉe la Arab American National Museum (Kataloga Nombro 2010.02). Komisiita de The Tunisian Community Center kaj kreita de Patrick Morelli de Albany, NY en 2009. Ĝi estis inspirita de la statuo de Ibn ĥaldun starigita ĉe la Avenuo Habib Borgiba en Tunizo.[12]

La vivo de Ibn Ĥaldun estas relative bone dokumentita, ĉar li verkis membiografion (التعريف بابن خلدون ورحلته غربا وشرقا, at-Taʻrīf bi-ibn Khaldūn wa-Riḥlatih Gharban wa-Sharqan[13]) en kiu nombraj dokumentoj pri lia vivo estas cititaj laŭvorte.

Ĝenerale konata kiel "Ibn Ĥaldūn" laŭ malproksima praulo, li estis naskita en Tunizo en 1332 (732 H.J.) en altklasa andalusia familio de Araba deveno,[2][3][4][5] kies familia praulo estis jemena arabo kiu estis parenco de Hujr ibn 'Adi, nome kompano de la Islama Profeto.[2] Lia familio, kiu estis tenintaj multajn altajn oficejojn (postenojn) en Andaluzio, estis enmigrinta en Tunizion post la falo de Sevilo en la kristanaj teritorioj pro la Reconquista en la jaro 1248. Dum la Tunizia Hafsida dinastio kelkaj el liaj samfamilianoj ekhavis politikajn postenojn; la patroj de Ibn Ĥaldūn kaj lia avo tamen retiriĝis el la politika vivo kaj aliĝis al mistika ordeno. Lia frato, Jahja Ĥaldun, estis ankaŭ historiisto kiu verkis libron pri la Abdalŭadida dinastio, kaj kiu estis murdita de rivalo ĉar estis la oficiala historiografo de la kortego.[14]

En sia membiografio, Ĥaldun skizas sian descendon reen ĝis la tempo de Muhammad tra araba tribo el Jemeno, specife tiu de la regiono Hadramaut, kiu venis al la Iberia Duoninsulo en la 8a jarcento ĉe la komenco de la Islama konkero. En siaj propraj vortoj: "Kaj nia praularo estas el Hadramaut, el la Araboj de Jemeno, tra Ŭa'il ibn Hujr konata ankaŭ kiel Hujr ibn 'Adi, el la plej bona el la Araboj, bone konata kaj respektata." (p. 2429, de la eldono de Al-Uarak). Tamen, la biografo Mohammad Enan pridemandas lian postulon, sugestante ke lia familio povas esti Muladioj kiuj ŝajnigis esti de araba origino por akiri socialan statuson.[15] Ankaŭ Enan mencias bone dokumentita pasintan tradicion, rilate al iaj Berberaj grupoj, tra kiuj ili trompe "pligrandigis" sin mem per iome da araba praularo. La tialo por tia invento estis ĉiam la deziro por politika kaj socia ascendado. Kelkaj spekulaciis tion pri la Ĥalduna familio; ili prilaboris, ke Ibn Ĥaldun mem estis la produkto de la sama Berbera praularo kiel la indiĝena majoritato de sia naskoloko. Io kongrua kun tiu sinteno estas ke la malkutima skribmaniero de Ibn Ĥaldun fokusiĝas al tio, kaj la admirado por Berberoj montras estimon al ili inter kiuj li estis naskiĝinta pro decidita intereso por konservi ilin en la etoso de konscia historio. Islama fakulo Muhammad Hozien asertas, ke "La falsa [Berbera] identeco estus valida tamen je la tempo kiam la prauloj de Ibn Ĥaldun lasis Andaluzion kaj translokiĝis al Tunizio kaj ili ne ŝanĝis sian postulon pri Araba praularo. Eĉ en la epoko kiam Berberoj estis regantaj la regnojn de Al-Marabats kaj al-Mowahids, et. al. la familio de Ibn Ĥaldun ne reklamis sian Berberan heredon".[16] La aludoj de Ĥaldun pri sia propra genealogio kaj familia nomo ŝajne estas la plej forta indiko de Arabjemena praularo.[2][17]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La alta rango de lia familio permesis al Ibn Ĥaldun studi ĉe la plej bonaj instruistoj en Magrebo. Li ricevis klasikan Islaman edukadon, studante la Koranon kiun li kiel Hafiz parkeris, araban lingvistikon, nome bazon por la kompreno de la Korano, haditon, ŝarion (juro) kaj fikhon (jurisprudenco). Li ricevis atestilon (ijazah) pri ĉiuj tiuj fakoj.[18] La matematikisto kaj filozofo, Al-Abili de Tlemsan, enkondukis lin al matematiko, logiko kaj filozofio, kie li super ĉio studis la verkojn de Ibn-Ruŝd, Aviceno, Razi kaj Tusi. Je aĝo de 17, Ibn Ĥaldūn perdis ambaŭ siajn gepatrojn pro la Nigra Morto, nome interkontinenta epidemio de pesto kiu frapis Tunizion en 1348–1349.

Sekve de familia tradicio, Ibn Ĥaldūn baraktis por politika kariero. En la etoso de tumulta politika situacio en Nordafriko, tio postulis altan gradon de lerteco disvolvigante kaj rompante aliancojn prudente, por eviti fali kun la mallongdaŭraj reĝimoj de tiu tempo. La membiografio de Ibn Ĥaldūn estas la historio de aventuro, en kiu li pasigis tempon en prizono, atingis la plej altajn postenojn kaj falis denove en ekzilon.

Komencaj jaroj en Tunizo, Fez, Tlemsan kaj Granado[redakti | redakti fonton]

Naskohejmo de Ibn Ĥaldun ĉe Tunizo.
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.
Ibn Ĥaldun en monbileto de 10 Tuniziaj dinaroj.

(Daŭrigota)

Lastaj jaroj en Egiptio[redakti | redakti fonton]

(Daŭrigota)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

(Daŭrigota)

Heredo[redakti | redakti fonton]

(Daŭrigota)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam la familio estis devena el Al-Andalus.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2014) Genealogy and Knowledge in Muslim Societies: Understanding the Past. Edinburgh University Press. ISBN 978-0748644971. "Banu Khaldun al-Hadrami (Yemen, but not Qahtan), to which belonged the famous historian Ibn Khaldun. The family's ancestor was 'Uthman ibn Bakr ibn Khalid, called Khaldun, a Yemeni Arab among the conquerors who shared kinship with the Prophet's Companian Wa'il ibn Hujr and who settled first in Carmona and then in Seville." 
  3. 3,0 3,1 The Historical Muhammad, Irving M. Zeitlin, (Polity Press, 2007), 21;"It is, of course, Ibn Khaldun as an Arab here speaking, for he claims Arab descent through the male line.".
  4. 4,0 4,1 The Arab World: Society, Culture, and State, Halim Barakat, (University of California Press, 1993), 48;"The renowned Arab sociologist-historian Ibn Khaldun first interpreted Arab history in terms of badu versus hadar conflicts and struggles for power."
  5. 5,0 5,1 Ibn Khaldun, M. Talbi, The Encyclopaedia of Islam, Vol. III, ed. B. Lewis, V.L. Menage, C. Pellat, J. Schacht, (Brill, 1986), 825;"Ibn Khaldun was born in Tunis, on I Ramadan 732/27 May 1332, in an Arab family which came originally from the Hadramawt and had been settled at Seville since the beginning of the Muslim conquest..."
  6. Dhaouadi, M. (1 September 1990). "IBN KHALDUN: THE FOUNDING FATHER OF EASTERN SOCIOLOGY". International Sociology 5 (3): 319–335. doi:10.1177/026858090005003007.
  7. Haddad, L. (1a de Majo 1977). "A FOURTEENTH-CENTURY THEORY OF ECONOMIC GROWTH AND DEVELOPMENT". Kyklos 30 (2): 195–213. doi:10.1111/j.1467-6435.1977.tb02006.x.
  8. Joseph J. Spengler (1964). "Economic Thought of Islam: Ibn Khaldun", Comparative Studies in Society and History, 6(3), pp. 268-306.
      • Jean David C. Boulakia (1971). "Ibn Khaldûn: A Fourteenth-Century Economist", Journal of Political Economy, 79(5), pp. 1105–1118.
  9. (1986) Studies in Islamic history and civilization: in honour of Professor David Ayalon. BRILL, 527–530. ISBN 978-965-264-014-7. 
  10. Bernard Lewis: "Ibn Khaldun in Turkey", en: Ibn Khaldun: The Mediterranean in the 14th Century: Rise and Fall of Empires, Fondaĵo El Legado Andalusí, 2006, ISBN 978-84-96556-34-8, pp. 376–380 (376)
  11. S. M. Deen (2007) Science under Islam: rise, decline and revival. p. 157. ISBN 1-84799-942-5
  12. http://arabamerican.pastperfect-online.com/33769cgi/mweb.exe?request=record;id=A9A7FFF1-3E51-46CC-8C72-966442091673;type=101
  13. Publikigita de Muḥammad ibn Tāwīt aṭ-Ṭanjī, Cairo 1951
  14. france « Lettre à Monsieur Garcin de Tassy », Journal asiatique, troisième série, tome XII, éd. Société asiatique, Paris, 1841, p. 491
  15. A., Khaldun: His life and Works for Mohammad Enan
  16. IBN KHALDUN: His Life and Work by Muhammad Hozien
  17. Al-Muqqadimah. Ibn Khaldun
  18. Muhammad Hozien. Ibn Khaldun: His Life and Work. Alirita 2008-09-19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fuad Baali. 2005 The science of human social organization : Conflicting views on Ibn Khaldun's (1332–1406) Ilm al-umran. Mellen studies in sociology. Lewiston/NY: Edwin Mellen Press.
  • Walter Fischel. 1967 Ibn Khaldun in Egypt : His public functions and his historical research, 1382–1406; a study in Islamic historiography. Berkeley: University of California Press.
  • Ibn Ĥaldun. 1951 التعريف بإبن خلدون ورحلته غربا وشرقا Al-Taʻrīf bi Ibn-Khaldūn wa Riħlatuhu Għarbān wa Sharqān. Publikigita de Muħammad ibn-Tāwīt at-Tanjī. Cairo (Membiografio en araba).
  • Ibn Ĥaldūn. 1958 The Muqaddimah : An introduction to history. Tradukita el araba de Franz Rosenthal. 3 vol. New York: Princeton.
  • Ibn Ĥaldūn. 1967 The Muqaddimah : An introduction to history. Trad. Franz Rosenthal, eld. N.J. Dawood. (Abridged).
  • Mahmoud Rabi'. 1967 The political theory of Ibn Khaldun. Leiden: E.J. Brill.
  • Róbert Simon. 2002 Ibn Khaldūn : History as science and the patrimonial empire. Tradukita de Klára Pogátsa. Budapest: Akadémiai Kiadó. Origina eldono, 1999.
  • Allen Fromherz. 2010 "Ibn Khaldun : Life and Times". Edinburgh University Press, 2010.
  • Ana Maria C. Minecan, 2012 "El vínculo comunitario y el poder en Ibn Jaldún" in José-Miguel Marinas (Ed.), Pensar lo político: Ensayos sobre comunidad y conflicto, Biblioteca Nueva, Madrid, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]