Darvinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino darvinismo etendas ankaŭ al la teorioj kiujn la sekvantoj de Charles Darwin aldonis por koherigi la originan darvinan koncepton al novaj sciencaj kaj biologiaj kaj bioarkeologiaj malkovroj. Tiujn aldonojn, aŭ novajn interpretojn, oni konfluigas en la nocion novdarvinismo.

Esenco de la darvinisma(j) teorio(j) estas ke la nunaj specioj atingis la nunan specifan staton pere de la evoluo de la specioj, kiel priskribite en la fama verko de C. Darwin (The Origin of Species, 1859); kaj ke tiu evoluo estis atingita pere de hazardaj ŝanĝoj konsoliditaj de la natura selektado. Tiu natura selektado estas diversege proponita kaj aligita al la biologiaj sciencoj.

Malfacilus hodiaŭ renkonti personon kiu ne sin deklaru evoluista. En la scienca kampo kutime estas “juĝata” kiei kreista la scienculo kiu levus dubojn pri la scienceco de darvinismo kaj precipe ĉirkaŭ la teorio de la naturaj selektadoj: “kreisto” ne en la senco ke tiu postulas la ekziston de Dio, sed en la senco de tiu kiu postulas la intervenon de Dio en la evoluo (vidu: Inteligenta dezajno) aŭ kulpa pri rifuzo de la principo ke inter kredo kaj scienco ne antaŭmetas naturan kontraŭdiron; aŭ “malŝatata” kiel “neadista" en la senco ke neadisto scias ke ĝia tezo estas falsa sed mensogas por promocii ideon al kiu li estas ideologie ligita.

Oponantoj kiuj celas krizigi la darvinisman teorion[redakti | redakti fonton]

Spite de preskaŭ unuanima sciencula adhero al darvinismo, iuj kritikaj obĵetoj faris breĉon ĉe scienculoj aŭ filozofoj kaj opiniistoj. Dekomence rifuze reagis scienculoj kredantaj je la agado de Dio en la mondo, kvankam evoluo ne eliminas Dion ĉar kiu kreis, povis projekti kaj plani ankaŭ evoluon per natura selektado. Se iom post iom la kredanta mondo ekkonsentis kun la ebleco de la evoluo de la specioj, esploristoj kredantoj elpensis la teorion de la Inteligenta projekto laŭ kiu por la okazinta evoluo ne sufiĉis la natura selektado, sed en certaj momentoj Dio intervenis rekte kaj senpere por igi efike funkciantaj la naturajn selektadajn meĥanismoj.

La nunaj kritikoj, kiam tio eblas, al la darvinisma koncepto pri evoluo per modifoj de la genaj biologaj kombinaĵoj konfirmitaj per la natura selektado uzas la argumenton jenan (vidu bibliografion kaj la biografion cititan en tiu biografio): la darvinisma teorio implicas la alestiĝon de neprobabla serio da eventoj, atribueblaj al la “kazo”, kiuj ne havus la tempon por realiĝi.

Per simpla matematika kalkulo, fakte, oni provas ke la eblaj kombinaĵoj hazarde skribeblaj, uzante la anglan alfabeton, de la mallonga frazo “Methinks it is like wease!”, postulas nombron egalan al miloj da miliardoj de miliardoj pli altan ol tiuj de la sekundoj jam pasintaj ende la origino de la mondo. Por superi la malfacilaĵon de tiu nesuperebla rifo, mem Richard Dawkins [1] devis hipotezi meĥanismon kiu siavice implicas la ekziston de frazo “celo”, nome la ekzisto de celismo, kiu estas, male, kiun la darvinisma teorio, bazita sur la hazardaj ŝanĝoj, ne akceptas.

Precizigante kaj alivortigante: La darvinisma teorio ĉar bazita sur hazardaj ŝanĝoj, eĉ prefere sur la natura selektado, sin montrus fondita sur eventoj tiom neprobablaj ke fine ili povas esti komparataj al mirakloj kaj temas pri teorio kiu ne povas esti dementita nenimaniere laŭ la principo de falsebleco, sin metante, do, pro tio ekstere de la scienca medio, alproksimiĝante tiujn de la fideismo.

Tamen la plej granda parto de la sciencularo, kaj eĉ pli de la profana mondo, konsentas kaj trovas vitalan vidpunkton en “darvinismo”. Dume darvinismo penetris kaj liveris sciencajn metodojn kaj principojn al multaj prihomaj sciencoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Greatest Show on Earth: The Evidence for Evolution (2010) ISBN 978-2-221-11237-3 (La plej granda spektaklo tutmonde).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingve:
  • Enzo Pannetta, Inchiesta sul darwinismo, Cantagalli, 2011.
  • M. Piattelli Palmarini, - J. Fodor, Gli errori di Darwin, Feltrinelli, 2010.
  • *Roberto de Mattei (a cura di), Evoluzionismo: il tramonto di una ipotesi, Cantagalli, 2009
  • *Marco Respinti, Processo a Darwin, Piemme, 2007
  • *Umberto Fasol, Evoluzione o complessità, Fede & Cultura, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]