Saltu al enhavo

Dee Dee Bridgewater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dee Dee Bridgewater
Persona informo
Dee Dee Bridgewater
Naskonomo Denise Eileen Garrett
Naskiĝo 27-an de majo 1950 (1950-05-27) (74-jaraĝa)
en Memphis
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Miĉigana Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Gilbert Moses (1977–1985)
Cecil Bridgewater (en) Traduki (1971–1975)
Gilbert Moses Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj China Moses
 ( Gilbert Moses) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Dee Dee Bridgewater vd
Okupo aktoro
filmaktoro
teatra aktoro
muzikproduktisto
kantaŭtoro
ĵazmuzikisto
kantisto
komponisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Komponado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1966– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dee Dee Bridgewater (naskiĝis la 27-an de majo 1950 en Memphis, Tenesio) estas usona ĵaza kantistino kaj aktorino, kiu plurfoje gajnis Gremiojn.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Bridgewater naskiĝis kiel Denise Garrett. Jam ŝiaj patrino kaj avino sukcesis kiel kantistoj. Ŝia patro, kiu prosperigis ŝian talenton, estis muzikinstruisto kaj muzikis trumpete en la bando de Dinah Washington. Ekde 1966 Bridgewater prezentis soŭl- kaj ĵazkante en variaj klubejoj en Miĉigano. En 1969 ŝin malkovris John Garvey, kiu kunirigis ŝin dum koncertvojaĝo en Rusujo. En ĉi tiu jaro ŝi ankaŭ ekkonis trumpetiston Cecil Bridgewater, kun kiu ŝi baldaŭ poste geedziĝis. Kiam ĉi tiu ricevis dungitecon de Horace Silver, ŝi transloĝiĝis kun li al Novjorko. Bridgewater kantis ekde 1971 kvar jarojn kiel ĉefkantistino en la bando de Thad Jones kaj Mel Lewis. Ekde 1974 ĝis 1976 ŝi aktoris ĉe Brovejo en la muzikalo The Wiz. Por sia rolo kiel Glinda ŝi ricevis en la jaro 1975 la muzikalpremion Tony, sekvan jaron por la filmmuziko al la muzikalo Gremion. En 1974 aperis ŝia unua albumo Afro Blue. En la 1970-aj jaroj ŝi koncertis kun multaj ĵazgravuloj kiel Sonny Rollins, Dexter Gordon, Dizzy Gillespie, Clark Terry kaj Ray Charles. En 1986 ŝi forlasis Usonon kaj iris al Parizo, kie ŝi loĝis la venontajn dek kvin jarojn kaj ekkonis sian duan edzon. Nun ŝi vivas proksime de Lasvegaso. Ŝia sukcesa kariero kiel ĵazkantisto en Eŭropo komencis per la albumo Live in Paris (1987). Ŝi koncertis je la plej gravaj ĵazfestivaloj. Intertempe ŝi apartenas al la plej bonaj ĵazkantistoj siageneraciaj. Ŝia lumdisko Dear Ellaomaĝa al Ella Fitzgerald gajnis en 1997 Gremion. Aktore Bridgewater sukcesis interalie en la peco Lady Day, rolante kiel Billie Holiday, kaj en Cabaret.

Ekde 1999 Bridgewater aktivas kiel UN-ambasadorino de la FAO kontraŭ la tutmonda malsatigo. Ŝia filino estas ĵazkantisto China Moses.

Ŝia albumo Eleanora Fagan (1915–1959): To Billie with Love from Dee Dee omaĝa al Billie Holiday estis en 2011 distingita per Grammy kiel plej bona jazkanta albumo.

Dee Dee Bridgewater koncertante en 1990
  • 1974: Afro Blue
  • 1976: Dee Dee Bridgewater
  • 1978: Just Family
  • 1979: Bad for Me
  • 1980: Dee Dee Bridgewater
  • 1987: Live in Paris
  • 1987: Victim of Love
  • 1993: Live in Montreŭ
  • 1993: Keeping Tradition
  • 1995: Love and Peace: A Tribute to Horace Silver
  • 1996: Prelude to a Kiss – The Duke Ellington Album
  • 1997: Dear Ella
  • 2000: Live at Yoshi’s
  • 2002: This Is New
  • 2004: Dee Dee Bridgewater Sings Kurt Weill Live at North Sea Jazz Festival
  • 2005: J’ai Deux Amours
  • 2007: Red Earth (kun Compared to What)
  • 2011: Midnight Sun, A Collection of Favorite Love Songs (Emarcy)

Distingoj

[redakti | redakti fonton]

Live In Paris

  • 1988: Jazz Academy Awards (Francujo) – Premio Billie Holiday por la „plej bona kantĵazo“
  • 1991: Nomumado por Grammy por plej bona kantĵazo

Keeping Tradition

  • 1994: Django d’Or (Francujo)
  • 1994: Nomumado por Grammy por „plej bona kantĵazo“

Love And Peace: A Tribute to Horace Silver

  • 1995: Gavin Report – „plej bona kantĵaza albumo“
  • 1995: Swing Journal (Japanujo) – „plej bona kantĵaza albumo“
  • 1995: Jazz Academy Awards (Francujo) – Premio Billie Holiday por „plej bona kantĵazo“
  • 1995: Choc de L’Année de Jazzman Magazine (Francujo)
  • 1996: Nomumado por Grammy – „plej bona kantĵazo“

Dear Ella

  • 1998: Grammy por la „plej bona kantĵaza albumo“
  • 1998: Victoires de la Musique (Francujo) – „plej bona kantĵaza albumo“
  • 1998: Nomumado por Premio Echo (Germanujo) kiel „plej bona ĵaza albumo“

Live At Yoshi’s

  • 2001: Nomumado por Grammy – „plej bona kantĵaza albumo“

J’ai Deux Amours

  • 2005: Nomumado por Grammy – „plej bona kantĵaza albumo“
The Wiz
  • 1975: Premio Tony por „Plej bona prezentinta aktorino en muzikalo“
Lady Day
  • 1987: Nomumado por la Premio Laurence Olivier (Anglujo) por „elstara prezentado de la jaro fare de aktorino en muzikalo“

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]