Jenő Kucsera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KUCSERA Jenő [kuĉera] estas rumania hungara fotisto. Li naskiĝis en Marosvásárhely la 27-an de majo 1942.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Kucsera laboris inter 1960 kaj 1990 kiel fergisista faklaboristo. Li estas de 1978 ano de fotoklubo de Târgu Mureș. Li ekspozicias kaj enlande kaj eksterlande de 1980 kaj li gajnis kelkajn premiojn. Li havis 14 individuajn ekspoziciojn. De 1985 li estas ano de Ligo de Rumanaj Fotoartistoj (AAFR), de 2001 de Ligo de Interncia Fotoartistoj (AFIAP). De 1996 li gvidas la Fortikaĵgalerion (Várgaléria) de Fotoklubo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]