Tago de patrinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tago de patrinoj
Kuko por Tago de patrinoj
Kuko por Tago de patrinoj
Festata en multaj landoj
Speco Internacia
Komenco 2-a dimanĉo de majo
Koneksas  kun Tago de patroj
Information icon.svg
vdr

La tago de patrinoj estas festotago en la okcidentaj (kristanaj) landoj, festata ĉiujare en multaj landoj (ofte la 2-an dimanĉon de majo), omaĝe al la patrineco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Britio de la 13-a jarcento estis dimanĉo nomata "mothering sunday" (patrinumanta dimanĉo), dum kiu oni en kirko preĝis kaj dankis por la patrineco de la Sankta Virgulino. En la jaro 1644 estis tiu tago unuafoje dokumentita.

Krom tio venis influoj ankaŭ el aliaj praeŭropaj kutimoj de iu printempa parenca festo kun centra atento al patrina figuro.

En Usono la ideo naskiĝis kiel protesto kontraŭ milito. En 1872 Julia Ward Howe reagis al la hororo de la Usona Enlanda Milito per sia proklamo por tago de patrinoj (skribita en 1870) kaj propono ke estu tago de patrinoj, kiu eksplicite oponis militon. La propono ne akceptiĝis, sed inspiris Anna Jarvis, kiu varbis por la ideo. Post la morto de Jarvis, ŝia samnoma filino Anna Jarvis sukcesis finfine aranĝi la unuan usonan feston de la tago de patrinoj je la 10-a de majo 1907 (la dua datreveno de la morto de ŝia patrino). La evento estis en preĝejo (kie instruis ŝia patrino) en Grafton, Okcidenta Virginio. La iniciato kreskis rapide. Jam en 1909 oni festis la tagon de patrinoj en 45 ŝtatoj de Usono. En 1914 la usona kongreso akceptis, kaj prezidento Woodrow Wilson subskribis, proklamacion pri tago de patrinoj. Poste okazis ke la festo ekenkomerciĝis, tiel ke denaturigis ĝian sentimentalan originon. Tio motivis ke Anna prezentis postulon, en 1923, elimini la daton de la kalendaro de oficialaj festoj. Ŝia vasta reklamado kaŭzis, ke ŝi estis arestita pro tumultoj dum kunveno de patrinoj de soldatoj en batalo, kiu vendis blankajn diantojn, la simbolo kiun Jarvis impulsis por identigi la daton. Anna insiste batalis kontraŭ la ideo kiun ŝi mem impulsis, kaj perdis la tutan apogon de tiuj kiuj dekomence apogis ŝin.[1]

Post kiam en Britio reviviĝis la mothering day, disvastiĝis la festotago en 1917 en Svisio, en 1918 en Norvegio, en 1919 en Svedio, en 1922 en Germanio kaj en 1924 en Aŭstrio.

Menciinda estas la Internacia tago de virinoj, festata la 8-an de marto (fondita en 1910), kiu havas proletan, emancipan tradicion.

Ekz. en Germana Demokratia Respubliko oni ĝis la germania reunuiĝo en 1989 festis dum la tago de la patrinoj la internacian tagon de virinoj.

Nuntempe la tago de patrinoj (same kiel la Sankt-Valentena tago) estas profita tago por tiuj, kiuj vendas dolĉaĵojn kaj florojn.

Datoj dise en la mondo[redakti | redakti fonton]

Dato Lando(j)
2-a dimanĉo de februaro Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
30-a tago de la monato Ŝevat (plej ofte en februaro) Flago-de-Israelo.svg Israelo
3-a de marto Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio
8-a de marto Flago-de-Albanio.svg Albanio, Flago-de-Belarusio.svg Belorusio, Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario, Flag of North Macedonia.svg Nord-Makedonio, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio, Flag of Serbia.svg Serbio kaj Montenegro, Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
4-a dimanĉo de karesmo Flago-de-Britio.svg Britio, Flago-de-Irlando.svg Irlando
21-a de marto Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Jemeno.svg Jemeno, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto, Flago-de-Libano.svg Libano, Flag of Palestine.svg Palestino, Flago-de-Sirio.svg Sirio
7-a de aprilo Flago-de-Armenio.svg Armenio
1-a dimanĉo de majo Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Hungario.svg Hungario, Flago-de-Litovio.svg Litovio, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio, Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
8-a de majo Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
10-a de majo Plimulto de Sud-Ameriko (escepte de Flago-de-Kolombio.svg Kolombio), Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Barejno.svg Barejno, Flago-de-Kataro.svg Kataro, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Meksiko.svg Meksiko, Flago-de-Omano.svg Omano, Flago-de-Pakistano.svg Pakistano, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio, Flago-de-Singapuro.svg Singapuro, Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2-a dimanĉo de majo En pli ol 60 landoj: Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko ktp.
Lasta dimanĉo de majo Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Dominika-Respubliko.svg Dominika Respubliko, Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Haitio.svg Haitio, Flago-de-Maroko.svg Maroko, Flago-de-Svedio.svg Svedio, Flago-de-Tunizio.svg Tunizio
Lasta dimanĉo de majo, krom se tiu koincidas kun la tago de la Pentekosto. En ĉi tiu okazo, ĝi festatas la unuan dimanĉon de junio. Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro, Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
26-a de majo Flago-de-Pollando.svg Pollando
12-a de aŭgusto Flago-de-Tajlando.svg Tajlando (Naskiĝtago de Reĝino Sirikit)
15-a de aŭgusto (ĉieliro de Maria) Antverpeno (Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio), Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
2-a dimanĉo de oktobro Flago-de-Argentino.svg Argentino
lasta dimanĉo de novembro Flago-de-Rusio.svg Rusio
8-a de decembro Flag of Panama.svg Panamo
22-a de decembro Flag of Indonesia.svg Indonezio

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anatolini, Katherine Lane (2009). Memorializing Motherhood: Anna Jarvis and the Struggle for Control of Mother's Day. West Virginia University: PhD diss. p. 81-116.