Sankt-Valentena tago
Sankt-Valentena tago | |
---|---|
![]() |
|
Tradiciaj simboloj de Valentena tago inkluzivas korojn, kolombojn, Eroson kaj amoroleterojn. Usona poŝtkarto, ĉirkaŭ la jaro 1900. | |
Alia nomo | St. Valentine's Day Valentine's Day |
Festata | Kristanoj kaj la kulturoj influitaj de kristanoj |
Speco | Kristana, kultura, internacia |
Signifo kaj senco | Amantoj rapide sendas siajn sentojn unu al la alia |
Dato | 14-a de februaro |
Kutimoj kaj tradicioj | Sendado de salutkartoj kaj donacoj. |
Dum la Sankt-Valentena tago je la 14-a de februaro amantoj esprimas amon por siaj amatoj. Tradicie, oni donas malgrandajn kortuŝajn donacojn, kiel amokartoj, ĉokoladoj, kaj floroj. Nuntempe, ĝi ankaŭ estas tago por esprimi amikecan amon al bonamikoj aŭ geparencoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi devenas de la katolika festotago, laŭdire honoranta Sanktan Valentenon. Aliaj fontoj ligas la tagon al Valentenino, frua kristanisma skribinto de la 1-a jarcento.
La Parlement of Foules de Geoffrey Chaucer enhavas unu el la plej fruaj referencoj al la ideo ke la Sankt-Valentena tago estu speciala tago por amantoj.
Ĝi estis tradicia popola festo angla, sed disvastiĝis tramonde, eĉ en Barato, kie ĝi estas furora.
Poemo kiel interkultura evento[redakti | redakti fonton]

La flandra poeto Jan Vanhaelen proponas verki aŭ kundividi ampoemeton al ĉiuj niaj karuloj okaze de tiu ĉi tago.[1] Lia poemeto en 2018 tradukiĝis en 50 lingvoj, inter alie en Esperanto.
Poŝtkartoj[redakti | redakti fonton]
La Sankt-Valenten-taga poŝtkarto de la Viktoriana epoko, Muzeo de Londono
La „AMO-pendoseruro“ sur la Ponto Palatino en Romo
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (nederlanda) Betuig je liefde met een gedicht (montru vian amon kun poemo), DW Vlaams-Brabant, p. 12, la 14-an de februaro 2018.