Edmund Spenser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Spenser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1551 (1551-11-30)
en Londono
Morto 13-an de januaro 1599 (1599-01-13) (47-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Kolegio Pembroke • Universitato de Kembriĝo vd
Subskribo Edmund Spenser
Familio
Edz(in)o Machabyas Childe • Elizabeth Boyle vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Verkado
Verkoj La Fereĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund SPENSER (ĉ.1552 - la 13-a de januaro 1599) estis angla poeto.

Spenser naskiĝis en Londono. En 1561 li eniris la lernejon Merchant Taylor's School, kies estro estis la humanisto Thomas Mulcaster, kaj inter la aliaj lernantoj estis la verkistoj Thomas Kyd kaj Thomas Lodge kaj la fama pastro Lancelot Andrewes. En 1569 li iris al Pembroke College, Universitato de Kembriĝo, kie li diplomiĝis en 1573.

En 1569 aperis - anonime - liaj tradukoj de poemoj de Francesco Petrarca kaj Joachim du Bellay, en kontraŭ-romkatolika antologio. En 1578 li iĝis sekretario de John Young, episkopo de Rochester, Kent. La sekvantan jaron li iĝis stabano de la Grafo de Leicester, la favorato de le Reĝina Elizabeto la 1-a, kaj, en ties servo, li ekkonis la verkistojn Philip Sidney kaj Edward Dyer. En 1580 li iĝis sekretario de la Lordo Grey de Wilton, guberniestro de Irlando, kaj loĝis en tiu lando (krom mallongaj vizitoj al Anglio) ĝis la fino de 1598. En Irlando li tenis serion da oficialaj postenoj kaj oni donis al li landojn kaj konstruaĵojn konfiskatajn de irlandaj kontraŭuloj de la angla reĝimo. En 1588 li luis la kastelon de Kilcolman en la graflando Cork - tiu kastelo estis disrabata kaj brulata dum la lukto de Aodh Mór Ó Néill kontraŭ la angla registaro. Spenser fugis al la urbo Cork kaj poste al Londono, kie li mortis, relative malriĉa pro la perdo de siaj irlandaj posedaĵoj. La dramisto Ben Jonson skribis ke "manko de pano" mortigis lin, sed tio eble estas triogo ĉar Spenser estis amiko de potencaj korteganoj. La Grafo de Essex pagis la kostojn de liaj funebroj kaj lia enteriĝo (tuj proksime al Geoffrey Chaucer) en la Abatejo Westminster, kaj aliaj poetoj portis la ĉerkon kaj ĵetis sur ĝin versojn kaj skribilojn.

Kiel oficisto, Spenser havis la tipajn anglajn antaŭjuĝojn de sia epoko, kaj pri Irlando li verkis - en bela, eleganta prozo - pamfleton en kiu li argumentis ke Irlando neniam ĝuus pacon sen la elradikigo de la irlandaj lingvo kaj tradicioj; kaj li proponis politikon de bruligita tero por krei malsategon.

Kiel poeto li multe gravis. Influata de la poezio de Italio kaj Francio, li verkis sonetojn, pastoralajn poemojn, kaj la granda angla alegoria epopeo (nefinita) de la dek-sesa jarcento, la Faerie Queene (La Fea Reĝino). En ĉi tiu epopeo - kiu tuj furoris - li iom sekvis modelojn de Ludovico Ariosto kaj Torquato Tasso. La Amoretti (sonet-sekvenco), la Prothalamion kaj la Epithalamion estas inter la plej gravaj am-poemoj de la angla literaturo.

La poemoj de Spenser havis grandan influon sur anglaj poetoj kaj de lia tempo kaj de sekvantaj jarcentoj. Inter aliaj, John Milton kaj John Keats admiris liajn verkojn.

Iama UEA-prezidanto Humphrey Tonkin havas du eldonitajn librojn (en la angla lingvo) pri verkoj de Spenser:

  • Spenser's Courteous Pastoral: Book Six of The Faerie Queene. Oxford: Clarendon Press (Oxford University Press), 1972, 328 p., ISBN 978-0198120209
  • Faerie Queene (Unwin Critical Library), HarperCollins Publishers Ltd., 1989, 282 p., ISBN 978-0048000446

Esperantigis en Angla Antologio William Auld sonetojn el Amoretti, kaj A. D. Foote la Prothalamion.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Shepheardes Calender (1579)
  • The Faerie Queene (1590, 1596, 1609)
  • Complaints (1591), enhavanta
    • The Ruines of Time
    • The Teares of the Muses
    • Virgil's Gnat
    • Prosopopoia, or Mother Hubberds Tale
    • Ruines of Rome: de Joachim du Bellay
    • Muiopotmos, or the Fate of the Butterflie
    • Visions of the worlds vanitie
    • The Visions of Bellay
    • The Visions of Petrarch
  • Daphnaïda (1594)
  • Colin Clouts Come home againe (1595)
  • Astrophel (1595)
  • Amoretti (1595)
  • Epithalamion (1595)
  • Four Hymns (poem)|Four Hymns (1596)
  • Prothalamion (1596)
  • A View of the Present State of Ireland (c. 1598)