Andreas Jakob von Dietrichstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Jakob von Dietrichstein
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1747-1753
Antaŭulo  Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
Sekvanto Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1689 (1689-05-27)
en Jihlava
Morto 5-an de januaro 1753 (1753-01-05) (63-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Margraflando Moravio vd
Familio
Dinastio Dietrichstein
Patro Maximilian Andreas von Dietrichstein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas Jakob Graf von Dietrichstein (naskiĝinta la 27-an de majo 1689 en Moravio, eble en Jihlava, mortinta la 5-an de januaro 1753 en Salzburg) estis aŭstra teologo kaj princĉefepiskopo salcburga inter 1747 kaj 1753, do ĝis mallonge antaŭ la naskiĝo de Wolfgang Amadeus Mozart. Li originis el la Mikulov-a linio de la dinastio Dietrichstein kies radikoj fontis el Karintio. Patro lia estis Maximilian Andreas (1638–1692) grafo de Dietrichstein, patrino lia Maria Justina (1647–1696), filino de Edmondo la 2-a grafo de Schwarzenberg Seigneur de Bierset.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andreas Jakob studis ekde 1707 en Salzburg, kie li iĝis en 1713 voĉdonrajtigita katedralano, en 1729 kapelano de la Katedralo de Salcburgo kaj en 1730 katedralpreposto. En la 10.7.1747 li elektitis ĉefepiskopo estante kompromiskandidato: ĉar la salcburganoj sendube preferis tiam princon salcburgan. La konsekro faritis en la 1.6.1749 fare de Joseph Maria von Thun, tiama episkopo de Gurk. Laŭ enskribaĵo sur la monumento por Dietrichstein en la salcburga katedralo li estis la unua salcburga arkiepiskopo kiu formale titoliĝis Primas Germaniae, do unuarangulo inter la episkoparo de Germanlingvio. Andreas Jakob estis tre digna kaj kontraŭe al sia antaŭulo tre enpopole ŝatata ekleziulo. Li tre bone konis la cirkonstancojn salcburgajn estante laborema kaj festema persono. Ankaŭ la teatron kaj la maskobalojn li ne malŝatis.

Tombo de Dietrichstein
Cenotafo en la katedralo

Ankaŭ Andreas Jakob Graf von Dietrichstein suferis pro la malbona financa situacio de Salcburgio kion kaŭzis ankaŭ la antaŭa forpelo de la protestantoj. Ekzemple li devis pagi mem ĉion koncernan la elspezojn dumkonsekrajn. Jes ja li sukcesis poste plimalgrandigi la fare de la papo postulitan imposton kaj pagigis parte imperiestrinon Maria Tereza de Aŭstrio. Sekve Dietrichstein ordonis ŝparemon ĝeneralen en la administrado kaj rezignis pri konstruaĵoj novaj. Aliflanke li ja provis modernigi kaj pliefikigi la ekonomion de sia teritorio. Ankaŭ la t.n. Akvaj ludoj en Kastelo Hellbrunn tre provizore nur renovigitis, kio validas ankaŭ por la t.n. Forĝista groto. Novfaritis almenaŭ la t.n. Mekanika teatro de la Akvaj Ludoj. Lorenz Rosenegger promesis, kontraŭ la pago de 343 guldenoj, krei centon da novaj figuroj kaj removigi la verkon. Fine la rimedoj monaj proponitaj ne sufiĉis. Dietrichstein restaŭrigis krome la kadukan Andreo-preĝejon en la strateto Linzer Gasse. Lia moto estis "amore et justitia" (per amo kaj justeco), al kiu li ĉiam restis fidela. Malgraŭ malelspezemo la posteulo princĉefepiskopa heredis monajn ŝuldojn altajn. Dietrichstein entombigitis en la katedrala kripto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]