Joseph Maria von Thun und Hohenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Maria von Thun und Hohenstein
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1713 (1713-05-24)
en Trento
Morto 15-an de junio 1763 (1763-06-15) (50-jaraĝa)
en Mattighofen
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Dinastio Thun und Hohenstein
Patro Joseph Johann Anton Thun-Hohenstein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • tradukisto • katolika episkopo vd
Aktiva en Passau vd
Episkopo de Gurk
Dum 1742–
Antaŭulo Jacob Maximilian von Thun und Hohenstein
Sekvanto Hieronymus von Colloredo
Episkopo de Passau
Dum 1762-
Antaŭulo Joseph Dominikus Graf von Lamberg
Sekvanto Leopold Ernst Graf von Firmian
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Maria von THUN UND HOHENSTEIN (naskĝinta la 24-an de majo 1713 en Trento, mortinta la 15-an de junio 1763 en Mattighofen/Distrikto Braunau am Inn) estis aŭstra teologo romkatolika, episkopo de Gurk kaj princepiskopo de Passau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ricevinte kanonikecon de Salcburgo kaj Passau li iris kiel aŭdisto de la Tribunalo de la Roma Rota kaj legato de la reĝo hungara al Romo. En 1742 li nomumitis fare de la arkiepiskopo salcburga episkopo de Gurk; konsekro okazis en la 18.2. samjare fare de Benedikto la 14-a.

Kelkajn tagojn poste li transdonis al la kardinalo kaj ŝtata sekretario, laŭ komisio de Maria Tereza de Aŭstrio, proteston oficialan kontraŭ papan skribitaĵon kie estis agnoskita kiel imperiestro, fare de la Apostola Seĝo, la ne-Habsburgo Karolo la 7-a.

En la diocezo Gurk Thun und Hohenstein estis fervora animzorganto starigante porpastran seminarion en Strasburgo, kies unua estro estis la benediktano Gregor Zallwein. En la 10.11.1761 li unanime elektitis fare de la katedrala kapitulanaro de Passau episkopo. En la 23.5.1762 okazis ties surtroniĝo. Dum sia mallonga regado li klopodis plibonigi la lernejan situacion kaj pri starigo de seminario porpastra. En 1762 li publikigis la unuan volumon de sia traduko de la Nova Testamento kun komentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Thun-Hohenstein, Josef Maria Graf" fare de Franz Heinrich Reusch en: Allgemeine Deutsche Biographie, eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 38 (1894), p. 178 kio relegeblas interrete tie ĉi.