Saltu al enhavo

Batalo de la Marno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de la Marno
Konflikto: Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito
batalo
Daŭro: 8-a de septembro 1914 ĝis 12-a de septembro 1914
Loko: Aulnois
Rezulto: vidu tekste
vdr
Batalo de la Marno

La batalo de la Marno (alikonata kiel la miraklo de la Marno) estis unu el la plej gravaj bataloj de la unua mondmilito, kaj okazis ekde la 6-a ĝis la 12-a de septembro 1914 ĉirkaŭ la rivero Marno. La batalo de la Marno estis grava turnopunkto de la Unua mondmilito: je la fino de aŭgusto 1914, la tuta alianca armeo de la okcidenta fronto devis retreti direkte al Parizo, dum la du ĉefaj germanaj armeoj sukcese eniris Francion.

La ofensivon gvidis la franca armeo kaj la brita Ekspedicia Armeo kontraŭ la germana armeo estrita de Helmuth von Moltke.

Komence de septembro, la germana armeo jam estis en proksimo de 50 km al Parizo, dum la francaj taĉmentoj retiriĝis dum 10-12 tagoj preter la Marno. Parizo jam komencis sin prepari al defendo kontraŭ la germana sturmatako, kiam la franca generalo Joseph Joffre decidis riski kontraŭatakon.

Matene, la 6-an de septembro, la 6-a franca armeo - gvidata de generalo Michel-Joseph Maunoury - flankenatakis la 1-an armeon de la germana generalo Alexander von Kluck. Kiam armeo de Kluck turniĝis por kontraŭiri la atakon, estiĝis 50 km larĝa libera strio inter la la 1-a kaj 2-a germanaj armeoj. La aliancanoj tuj eluzis tiun fendon kaj enpenetris la 5-a franca armeo kaj unuoj de la britaj ekspediciaj fortoj.

La 7-an kaj 8-an de septembro, armeo de Maunoury fortiĝis kun sesmil soldatoj, kiujn liveris – dufoje pendlante – 600 taksioj el Parizo (tio estis la unua fojo en la historio, kiam oni liveris la soldatojn per aŭtomobiloj.

La 8-an de septembro, la 5-a franca armeo gvidata de Franchet d'Espery surprize atakis nokte kontraŭ la 2-a germana armeo kaj larĝigis la fendon.

La germanoj devis retiriĝi la 10-an de septembro kaj fosis tranĉeojn kaj komenciĝis la sidmilito, kiu karakterizis dum 3 jaroj la okcidentan fronton.

La fiasko signifis malsukceson de la Schlieffen-plano, kiu celis rapidan okupon de Francio kaj poste rapidan alilokigon de la fortoj kontraŭ Rusio.

La malsukceson de la germanoj kaŭzis, ke la aliancanoj detruis telefonajn liniojn, telegrafojn, tiel la komunikado malfacilis. Alia faktoro estis, ke la germanoj tiam ne uzis aviadilon por skoltado.

Okazis dua batalo de la Marno ekde la 15-a ĝis la 18-a de julio 1918.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]