Elizabeto Ĉarloto de Palatinato
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun samnoma praonklino, Elizabeto Ĉarloto de Palatinato (1597–1660), elektistedzino de Brandenburgio, patrino de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio). |

Anekdoten vom Französischen Hofe, 1789
Elizabeto Ĉarloto, princino de Palatinato, germane Elisabeth Charlotte, Prinzessin von der Pfalz aŭ Liselotte von der Pfalz, france Charlotte-Élisabeth de Bavière, ankaŭ nomata "la princino palatinata" (naskiĝis la 27-an de majo 1652 en Heidelberg; mortis la 8-an de decembro 1722 en Saint-Cloud ĉe Parizo), estis edzino de Filipo de Francio kaj per tio dukino de Orléans kaj bofratino de reĝo Ludoviko la 14-a de Francio. Ŝi iĝis literature kaj historie fama interalie pro sia ampleksa korespondado (ĉ. ses mil leteroj ŝiaj konserviĝis; ŝi eble skribis dekoble pli).
Idoj
[redakti | redakti fonton]Filipo kaj Elizabeto Ĉarloto havis jenajn gefilojn:
- Aleksandro Ludoviko de Orléans, duko de Valois (1673–1676)
- Filipo la 2-a de Orléans (1674–1723), edziĝis kun Françoise-Marie de Bourbon-Blois, (1677-1749) oficiale agnoskita ekstergeedzeca filino de Ludoviko la 14-a
- Elisabeth Charlotte de Orléans (1676–1744), edziniĝis kun Leopoldo de Loreno; filo de ili estis imperiestro Francisko la 1-a Stefano, edzo de Maria Teresia de Habsburgo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Informoj pri Elizabeto Ĉarloto de Palatinato en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

