Heinrich Pfeiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Pfeiffer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Mühlhausen
Morto 27-an de majo 1525 (1525-05-27) (75-jaraĝa)
en Mühlhausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo predikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento por Pfeiffer malpost la kirko de Ĉiuj sanktuloj (Mühlhausen)

Heinrich PFEIFFER (naskiĝinta Heinrich Schwertfeger, antaŭ 1500 en Mühlhausen, mortinta la 27-an de majo 1525 apud Mühlhausen-Görmar) estis germana predikisto kaj animzorganto, poste ankaŭ gvidanto de kamparanaj ribeloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de butikisto li frokuliĝis ĉe la cistercianoj de Reifenstein; la klostron li forlasis en 1521 por servi la protestantisman kavaliron Hans von Entzenberg je kastelo Scharfenstein. Forpelite jarfine 1522/jarmalfine 1523 pro kontraŭklerikalisma prediko fare de majencaj oficistoj li ekscitis siajn naskiĝurbanojn kontraŭ la urba konsiliantaro. Ĝi en julio 1523 devis fari cedojn jurajn, socialajn kaj eklezipolitikajn kaj jesi diversajn kompromisojn.

De la plejmulto de konsilianoj kaj la romkatolikaj ŝirmotrupoj Pfeiffer estis forpelita el Mühlhausen en la 24-a de aŭgusto. Sed kun permeso de duko Johano la Konstanta li rajtis reveni decembre; li faris predikon en al Nikolao-antaŭurbo. Kiam la urba konsilantaro rompisla supre menciitan kompromison Pfeiffer re-ekigis en la 19-a de septembro 1524 revolucieton dum kiu li kun Thomas Müntzer postulis kreon de novan konsilion (Ewiger Rat) kiel anstataŭon efikan al malnovaj politikaj strukturoj.

Inter la revoluciuloj grupigitaj ene de Ewiger Bund Gottes li animzorgantis. Kiam la malamikoj regajnis superan povopozicion li forlasis kun Müntzer, komence de la monato oktobro, la urbon ironte Nurenbergon. Tie li intencis la presiĝon de la jenaj du manuskriptoj: Wie die auffrur zu Mulhausen sich erhebt hab kaj Von aufhebung des gesetz. Sed la perdiĝintaj skribaĵoj ne estis akceptitaj fare de Osiander pro troa ribelema enhavo. En la 29.10. forpelis la nurenberga magistrato ankaŭ Pfeiffer. Post mallonga restado en Erlangen li troviĝis en la 13.12. denove en sia naskiĝurbo.

La nombro de la sekvantoj tiom kreskis ke oni marodis en klostroj kaj - post la alveno de Müntzer la finon de februaro 1525 - oni decidis abdikigi la malnovan kaj elekti novan urbokonsilantaron (17.4.).

Post komenco de la kamparanaj ribeloj en Turingio Pfeiffer akompanis en la 26.4. taĉmenton de Mühlhausen-ajoj al Langensalza por armile sukuri la leviĝintajn burĝanojn; tio ĉi fiaskis. Fine de aprilo Müntzer kaj Pfeiffer intencis gvidi la ribelulojn kontraŭ grafo Ernst von Mansfeld al Heldrungen. Sed unue ili helpis la samideanojn je Eichsfeld. Kiam Müntzer finfine en la 10-a de majo marŝis al Frankenhausen restis Pfeiffer kun la siaj en Mühlhausen por protekti la urbon. Kiam la venkintaj princoj alproksimiĝis Pfeiffer provis fuĝi al Frankonio en la 24-a de majo. Sed lie estis arestita ĉe Eisenach. Li suferis ekzekuton kune kun Müntzer. Korpo lia estis palisumita kun celoj de ŝoko kaj admono por aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vogler, Günter, "Pfeiffer, Heinrich". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 319-320 (tie ĉi interrete)
  • Gerhard Günther: Bemerkungen zum Thema „Thomas Müntzer und Heinrich Pfeiffer in Mühlhausen“ Ĉe: Gerhard Heitz (eld.), Der Bauer im Klassenkampf. Studien zur Geschichte des deutschen Bauernkrieges und der bäuerlichen Klassenkämpfe im Spätfeudalismus, Berlin 1975, p. 157–182.
  • Thomas T. Müller: Müntzers Werkzeug oder charismatischer Anführer? Heinrich Pfeiffers Rolle im Thüringer Aufstand von 1525. In: Günter Vogler (Hrsg.): Bauernkrieg zwischen Harz und Thüringer Wald. Steiner, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-515-09175-6, (Historische Mitteilungen Beiheft 69), p. 243–259.
  • Thomas T. Müller: „Höret zu, ich will euch ein ander Bier verkündigen.“ Das Leben des Mühlhäuser Bauernführers Heinrich Schwertfeger, genannt Pfeiffer. Eine Literaturstudie. In: Eichsfeld-Jahrbuch 1997, ISSN 1610-6741, p. 47–66.