Abatejo Reifenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kliniko; dekstre videblas la iama ĉefpordego de la preĝejo.

La Abatejo Reifenstein (germane: Kloster Reifenstein, latine: Monasterium Riffensteinium) estis cisterciana monakejo situanta tre proksime de la nuna vilaĝo Kleinbartloff. La preĝejo estis sub la patroneco de la sanktulinoj Mario kaj Margareto.

Unua konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita la 1-an de aŭgusto 1162 fare de grafo Ernst de Tonna-Gleichen, sur ejo tiam konata kiel Albolderode, kaj estis aranĝita fare de samordenanoj el Volkenroda.

La abatejo estis ekonomie sukcesa kaj antaŭ la fino de la 13-a jarcento estis akiranta proksimume 15 biendomojn en la ĉirkaŭaĵo. Malmulto estas konata inverse de ĝiaj internaĵoj: eĉ la sinsekvo de la abatoj estas necerta.

En 1521 Heinrich Pfeifer, monaĥo ĉe Reifenstein, forlasis la abatejon por iĝi luterano. Li instigis je ribelado en sia naskiĝurbo Mühlhausen kaj partumis la gvidadon en la Kamparana ribelo en Turingio kun Thomas Müntzer. En majo 1525 li bruligis la abatejon. Post la batalo de Frankenhausen Pfeifer estis kaptita proksime de Eisenach kaj malpentinte ekzekutitis. En 1524, malgraŭ la pfeiferaj minacparoladaĉoj, nur ses frokuloj estis forlasintaj sian monakejon. Sed post la fajrego Reifenstein spertis kompletan malkreskon: en 1539 nur unu restis en la ruinoj, kaj baldaŭ poste la ejo estis tute forlasita. En 1575 ekzistis denove ununura monaĥo, kaj en 1579, kvin aŭ ses, sed ili kondukis "senleĝan" monakan vivon surloke simile al la vivo de rabistoj en kavernoj (almenaŭ laŭ tiutempa raporto).

Dua konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko estis restarigita en 1582 kaj la monaĥejo en 1585. La modela abato Philipp Busse (1589-1639) reestablis disciplinon, sed dum la Tridekjara milito la abatejo estis prirabita sep fojojn kaj preskaŭ reduktita al cindro. La monakejestron Philipp oni kidnapis kaj ses aŭ sep monaĥoj estis murditaj. La malmultaj restantaj monaĥoj serĉis restejon en kavernoj kaj petegis panon de la kamparanoj.

Tria konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La rekonstruo de la abatejo ne okazis ĝis abato Wilhelm Streit (1690-1721) enoficiĝis. Antaŭ 1738 ĝi havis 24 membrojn, kaj povis postvivi la tumulton de la Sepjara milito. Inter 1737 kaj 1743 la nova monaĥeja preĝejo estis sensacie rekonstruita en la baroka stilo.

La abatejo estis dissolvita la 2-an de marto 1803 fare de modernaj barbaroj kaj ĝiaj teritorioj kaj posedaĵoj transprenitaj fare de la prusa ŝtato. La lasta abato estis Antonius Loffler (+1823).

Post la dissolvo[redakti | redakti fonton]

La regiono estis utiligita por gamo da funkcioj, plejparte agrikulturaj sed ankaŭ kiel lernejo de hejmscienco por junaj virinoj. Ŝtatposedo daŭris ĝis post Dua mondmilito, kiam en 1951 la ejo estis akirita fare de la Universitato de Jena por uzo kiel speciala kliniko por tuberkulozuloj kaj kaj ostmalsanoj. En 1964, ĝi iĝis la distriktohospitalo de la tiama distrikto de Worbis kaj daŭras kiel malsanulejo ĝis nun. La impona preĝejo tamen estis interne totale neglektita kaj kadukiĝis. Restis tamen la belega ĉefpordego. La eksa preĝejo uzatas ekde 1995 kiel koncerthalo (post restaŭradlaboroj en 1992/93). Norde de la altarejo estas eksa volbita kripto kun ostejo. Restis ankaŭ turo kun piramida spajro kaj sakristio (oriente de la altarejo). De la iamaj ekonomiaj ejoj restis nur la laktejo (nuntempe loĝdomo) nordoriente de la kirko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Holger Kunde: "Die Stiftungsurkunde des Zisterzienserklosters Reifenstein aus dem Jahre 1162", en: Eichsfelder Jahrbuch 9, Mecke, Duderstadt 2001, p. 5-20.
  • Holger Kunde: "Ordensniederlassungen der Zisterzienser im Eichsfeld (Reifenstein)", en: Gerhard Schlegel (eld.): Repertorium der Zisterzen in den Ländern Brandenburg, Mecklenburg-Vorpommern, Sachsen, Sachsen-Anhalt und Thüringen, Langwaden 1998, p. 425-432.
  • Karl-Heinz Hoffmann, Gemeinde Kleinbartloff (eld.): Kleinbartloffer Heimatschrift mit Reifenstein 1253-2003, Mecke, Duderstadt 2003.
  • J. Müller: Das ehemalige Kloster Reifenstein. Duderstadt 1936.
  • Ambrosius Schneider: Lexikale Übersicht der Männerklöster der Cistercienser im deutschen Sprach- und Kulturraum. In: Schneider, Wienand, Bickel, Coester: Die Cisterzienser - Geschichte - Geist - Kunst. 3. Auflage, Wienand Verlag, Köln 1986, ISBN 3-87909-132-3, S. 686.
  • Peter Pfister: Klosterführer aller Zisterzienserklöster im deutschsprachigen Raum. 2. Auflage, Éditions du Signe, Strasbourg 1998, ISBN 2-87718-596-6, S. 506–507.
  • Georg Dehio (Begr.), Stephanie Eißing, Franz Jäger u.a.: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 988-990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]