Andreo Osiandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andreo Osiandro
(1498-1552)
Germana teologo kaj reformisto.
Germana teologo kaj reformisto.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de decembro 1498
en Gunzenhausen, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 17-a de oktobro 1552
en Königsberg, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Civitaneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Königsberg
Familio
Idoj Lucas Osiander the Elder [#]
Profesio
Profesio teologo • sciencisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Andreas Osiander (1498-1552) estis germana luterana teologo, astronomo, matematikisto, erudiciulo, hebreisto, polemikisto, li estis patro de Luko Osiandro (1534-1604), kaj avo de Andreas Osiander, la Juna (1562-1617) kaj Luko Osiandro, la juna (1571-1638). En la 9-a de julio 1515 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ingolstadt antaŭ ol ordiniĝi kiel pastro en 1520. En la sama jaro li komencis labori en la Aŭgustena Monaĥejo kiel profesoro pri la hebrea.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1522, li nomumiĝis por la Preĝejo de Sankta Laŭrenco, en Nurenbergo, kaj en tiu sama epoko li deklaris sin luterana fariĝante unu el ties plej elstaraj parolistoj. Dum la Unua Dieto de Nurenbergo (1522), li konatiĝis kun Alberto de Prusio (1490-1568), Granda Majstro de la Ordeno de la germanaj kavaliroj, kaj plenumis gravan rolon en la konvertiĝo de la granda majstro. Li ankaŭ havis gravan rolon en la debato okazinta en la urbo de Nurenbergo cele al adoptiĝo de la Protestanta Reformo, en 1525. En tiu sama jaro Osiander edziĝis.

Osiander partoprenis en la Kolokvo de Marburgo[1], en 1529, en la Dieto de Aŭgsburgo (1530)[2], kaj en la subskribo de la artikoloj de Ŝmalkaldo. Dum la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo[3], li estis devigata forlasi Nurenbergon, kaj establiĝis unue en Vroclavo, pli malfrue, en la 20-a de januaro 1549, en Königsberg kiel profesoro pri teologio en la ĵus fondita Universitato de Königsberg, indikita de Alberto de Prusio. Osiander vivis kaj laboris en Königsberg ĝis sia morto en 1552. Liaj doktrinaj vidpunktoj estis forte kontraŭataj de la sukcedantoj de Lutero, kaj la afero Osiander pludaŭris eĉ post la morto de sia kreinto. Lia nevino Margareta edziniĝis al Thomas Cranmer (1489-1556), estonta ĉefepiskopo de Canterbury.

Koperniko[redakti | redakti fonton]

En 1538, Georg Joachim Rheticus (1514-1574) petis permeson je foriĝo el la Universitato de Wittenberg por viziti la germanajn astronomojn. En Nurenbergo li konatiĝis kun Osiander, kies ŝatokupo estas matematikaj sciencoj. Kiam "Narratio Prima", lia unua verko estis presita, en 1540, vekante la debaton pri la kopernika astronomio, kopio sendiĝis al Osiander, kiu ŝokiĝis pri la aserto je la vereco de la nova sistemo, ĉar li konsideris la dian revelacion kiel sola verfonto. Kiam Rheticus kaj Koperniko interŝanĝis leteron, en la 20-a de aprilo 1541, dum Rheticus atendis en Fraŭenburgo ke Koperniko faru la lastajn ŝanĝojn en sia manuskripto "De revolutionibus orbium coelestium", Osiander insistis pri la metado de la enkondukaj eldiraĵoj de la aserto ke la kopernika sistemo, eĉ surbaze de ekzaktaj astronomiaj kalkuloj, povus esti falsaĵo. Koperniko firme rifuzis la rekomendon de Osiander.

Malgraŭ tio, la sekvantaj okazaĵoj ebligis al Osiander disvastigi siajn fikciajn sciencajn filozofiojn pri la "De revolutionibus", dum ties aŭtoro kuŝis senhelpa kaj mortanta en la dista Fraŭenburgo. Koperniko fidis la presadon de sia verko al Rheticus, kiu kontrolis la unuajn etapojn de la procezo en la presejo de Johannes Petreius (1497-1550), en Nurenbergo. Kiam Rheticus devis iri al la Universitato de Lepsiko, kiu estis ĵus nomuminta lin kiel profesoro pri matematiko, li estis anstataŭita de Osiander kiel eldonisto de la verko de Koperniko, kiu kaŝite invadis la aŭtentikan originalaĵon interŝanĝe de prefaco kompilita de li mem, elmontrante siajn kontraŭ-kopernikajn vidpunktojn.

Kiam kopioj de la verko atingis la manojn de Rheticus, en Lepsiko, li ekkoleriĝis kaj sendis al la Urba Konsilio el Nurenbergo tranĉan proteston skribitan de Tiedemann Giese, intima amiko de Koperniko, ĉar tiu estis mortinta antaŭnelonge. Petreius asertis ke li estis ricevinta la falsan prefacon el malsama maniero el la resto de la materialo. Kvankam Osiander neniam publike agnoskis ties aŭtorecon de la intermetita prefaco, li faris tion private, kaj tiel, en 1609, kun la "Astronomia Nova" de Kepler eblis identigi Osiander kiel kulpulo.

Osiander estis pli simpatia al la matematikisto Ĝerolamo Kardano (1501-1576). Ili ambaŭ estis astrologoj, kaj interŝanĝis leterojn dum kvin jaroj antaŭ ol Kardano, en la 9-a de januaro 1545, dediĉi sian "Artis magnae sive de regulis algebraicis liber unus" - kiu originigis la teorion pri la algebraj ekvacioj - al Osiander, kiu preparis la verkon por Petreius.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Osiander publikigis korektitan eldonon de la Vulgata Biblio, kun rimarkoj, en 1522, kaj iu Harmonio de la Evangelioj, en 1537. En 1533, publikiĝis "Brandenburg-Nuernbergische Kirchenordnung vom Jahre 1533"[4] kie Osiander helpis kaj la originalan materialon kaj la finan eldonon. Ĉi-kombinita adorrulo kaj katekismo, estas la unua laboro inkludanta la ĉefaj sekcioj de la Eta Katekismo de Lutero[5], kies aŭtoro supozeble estas Osiander.

En 1550, Osiander publikigis du polemikaj debatoj: "De Lege et Evangelio" kaj "De Justficatione", kie li starigis siajn vidpunktojn pri la pravigo per la fido, dirante ke ĝi estis inokulita (prefere ol atribuita) al la homaro pro la dieco de Kristo, kies teorio estas kontraŭa al la opinio de Lutero kaj Kalvino, kvankam li akordis kun la fundamenta opozicio de la luteranismo kontraŭ la roma katolikismo kaj kalvinismo. Ĉi-konceptoj konserviĝis post lia morto far Johann Funck (1518-1566), kiu estis lia bofilo, sed tute malaperis post 1566. La vidpunktoj de Osiander estas priskribitaj kiel similaj al la instruoj de la orientaj ortodoksuloj pri la diigo aŭ teozo[6].

Teologio[redakti | redakti fonton]

Osiander estis kristana mistikulo kaj lia teologio enkorpigas la koncepton pri mistika unuiĝo kun Kristo kaj la Parolo de Dio. Li kredis ke la pravigo por iu kristana kredanto rezultis en la asimiliĝo de Kristo ene de la persono. Kontraŭe al la kredo de Lutero kie la pravigo estis imputita de la Dia Graco. Osiander kredis ke la justeco de la kredanto plenumiĝis pere de la dia posedo, tiamaniere ke, Dio trovas la justulon ĉar Kristo estas en posedo de tiu persono. Kalvino rifuzis tiajn vidpukntojn de Osiander, same kiel Filipo Melanktono|Philipp Melanchthon (1497-1560) kaj Matthias Flacius (1520-1575). La opozicia vidpunkto de Flacius asertas ke Dio pravigas nin pere de la obeo al la kruco, ne pro lia ĉeesto ene de ni.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Vulgata Biblio el 1523,
eldonita de Osiandro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Kolokvo de Marburgo okazis inter la 1-a kaj la 4-a de oktobro 1529.
  2. Dieto de Aŭgsburgo.
  3. The history of the Augsburg Confession: from its origin till the adoption of ..., John Henry Wilbrandt Stuckenberg
  4. Reguloj por la funkciado de la preĝejoj en Brandenburgo kaj Nurenbergo en la jaro 1533.
  5. Eta Katekismo de Lutero
  6. Teozo