Matthias Flacius
Matthias Flacius | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Publius Aesquillius • Joannes Waremundus |
Naskiĝo | 3-an de marto 1520 en Labin |
Morto | 11-an de marto 1575 (55-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Lingvoj | latina • germana • kroata |
Loĝloko | Labin • Bazelo • Tübingen • Wittenberg • Magdeburgo • Jena • Regensburg • Antverpeno • Speyer • Strasburgo • Frankfurto ĉe Majno |
Ŝtataneco | Germanio Sankta Romia Imperio Venecia respubliko |
Familio | |
Infano | Matthias Flacius the Younger (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto verkisto historiisto |
Verkoj | De vocabulo fidei Catalogus testium veritatis Clavis Scripturae sacrae Apologia Matthiae Flacii Illyrici ad scholam Vitebergensem in adiaphororum causa Disputatio de originali peccato et libero arbitrio De translatione imperii Romani ad Germanos Glossa compendiaria in Novum Testamentum |
Matthias FLACIUS (vere: Matija Vlačić, kromnomo latinlingva: Illyricus - la iliro; naskiĝinta la 3-an de marto 1520 en Labin/Provinco Istrio, mortinta la 11-an de marto 1575 en Frankfurto ĉe Majno) estis kroata teologo protestantisma. Li iĝis estro de la movado de la Gnesioluteranoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Flacius studis en Veneco humanismaĵojn kaj iris, anstataŭ iĝi monaĥo kaj teologo romkatolika, al Bazelo, al Tübingen kaj finfine en 1541 al Wittenberg. Tie iĝis liaj instruistoj Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono. En 1544 ili peris por Flacius eĉ profesorecon pri la hebrea lingvo.
Sed kiam Melanktono aprobe konsentis pri la interkonfesipaciga t.n. Lepsika provizoraĵo en 1548, Flacius komencis disde Magdeburg polemikan kampanjegon kontraŭ Melanktono kaj anoj de lia skolo. Estante profesoro ĉe la tre tradicia altlernejo en Jena ekde 1557, li kune kun siaj kolegoj (i.a. Johannes Musaeus, Andreas Wigand) kontraŭis la t.n. Filipan sinergismon kiu jesis liberan decideblecon ĉefidelulan. Flacius ĉefe responsis pri la publikigo de la ŝajne kontraŭsekta verko Solida confutatio et condemnatio praecipuarum corruptelarum, sectarum etc. (1559). Kiam al Jena mem venis la sinergismulo Viktorin Strigel, Flacius ordonis ties malliberigon. Tamen li ne sukcesis ekziligi lin malgraŭ sia apero ĉe tribunalsimila kolokvo farita en Vajmaro.
Maldungita, li iris en 1561 al Regensburg, poste al Antverpeno de kie li fuĝis persekutite al Strasburgo. Sed ankaŭ ĉi tie li baldaŭ akrege ekmalpaciĝis kun la lokaj teologoj, tiel ke la konsilantaro urba forpelis lin en 1573 de ene de la urbaj muroj.
Kvankam Flacius iam estis kvazaŭ la ĉefa orakolisto de ĉiuj severaj luteranoj li akuzitis tuj pri maniĥeismo; ĉar li diris ke prapeko apartenus al la ecaro de la homoj. Sekve oni nenie plu ŝatis lian restadon. Eĉ en Frankfurto, kiam li estis mortanta, jam minacis ekziligordono.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Inter liaj sciencaĵoj menciindas:
- la redaktado de »Magdeburgischee Zenturien«
- »Catalogus testium veritatis« (Bazelo 1556)
- »Clavis Scripturae Sacrae« (Bazelo 1567)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Preger: Matthias Flacius Illyricus und seine Zeit, Erlangen 1859–61, 2 vol.)
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 6. Leipzig 1906, p. 651, kio relegeblas interrete ĉi tie.