Johannes Musaeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La teologo Musaeus

Johannes MUSAEUS (naskiĝinta la 7-an de februaro 1613 en Langewiesen, mortinta la 4-an de majo 1681 en Jena) estis germana teologo kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post privata instruado fare de la patro (predikisto laŭ profesio) li frekventis la gimnazion en Arnstadt. En 1633 li ekstudentis en Erfurto. Tie li studis filozofion kaj humanismaj sciencoj, en 1634 li disputis pri De cultu divino Enosi. Disde Erfurto li iris al Jena kie li doktoriĝis pri filzofio en la 4.8.1635. Poste li ekokupiĝis pri teologiaj studoj. En januaro 1643 li iĝis profesoro pri historio kaj poezio ĉe la altlernejo sed paralele kontinuigis la teologiajn esplorojn. En 1646 li ŝanĝis je la teologia fakultato. En la 5.5.1646 Musaeus doktoriĝis pri teologio kaj laboris ĝismorte honorite de ĉiuj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Musaeus nombriĝis inter la plej influaj teologoj siatempe. Lia graveco estis ke li mildigis troigitan doktrinokredon per reveno al vera pieco. Do li, kontraŭe al multaj aliaj, ĉiam konservis bonkorecon al kiu ne mankis filozofiaj bazoj. Sinkretismaĵojn li ne tiom akre kondamnis kiom aliaj teologoj. Tio ebligis lin kontraŭi verajn malamikojn originantaj el la flankoj de diismo kaj spinozismo. Musaeus ege atakis la de Calov enkondukitan regularon Consensus repetitus fidei vere Lutheranae pri kvazaŭ netuŝebla enhavodifino de luterana ortodoksismo. Laŭ Musaeus estis simple ne fareble ke ortodoksaj, nuraj teologoj en ĉio ajn necesa por kredo-difino estus unuanimaj. Ili ne nur prelegu kaj ripetu aliloke aŭditaĵojn sed plidisvolvigi per propra pensado la teologion. La Consensus ne estis akceptita. Sed Johann Reinhard verkis polemikaĵon titolitan Theologorum Jenensium errores en kiu li konstatis ne malpli ol 93 heretikaj eldiroj de teologoj el Jena - kaj inter ili ĉefe de Musaeus. Poste ankoraŭ Calov en du volumoj plendis imputendan skizmon teologian de la viroj el Jena. Sekve la dukoj de Saksio instalis kontrolkomision por la instruadoj faritaj en Jena. Ĉiuj profesoroj devis tiam ĵuri en 1679 eviti ĉiujn aferojn suspektajn esti kalvinismaĵoj.

Sonntag ja defendis impone la kristanan veron ĉagreniĝinte pri la atakoj kontraŭ si. Li parolis i.a. kontraŭ Herbert von Cherbury, Spinoza, Matthias Knutzen, la katoliko Veit Erbermann, Jakob Masenius. Li disputis i.a. kun Curcelläus pri la savo de la paganoj, kun Vedelius pri la uzo de filozofio en teologiaj aferoj. Evidentiĝis ĉe Musaeus plaĉe ke ortodoksismo kaj kristaneco laŭ karaktero ne ĉiam kongruis - kaj ke la laste menciita afero (karaktera bono) estus pli grava ol la unua (ortodoksimokredemo troigita).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Musäus, Johann" fare de Georg Christian Bernhard Pünjer en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 23 (1886), p. 84–85, kio legeblas tie ĉi interrete.