Langewiesen
Langewiesen | ||||
| ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 50°40′18″N 10°58′28″O / 50.67167°N, 10.97444°O (mapo)Koordinatoj: 50°40′18″N 10°58′28″O / 50.67167°N, 10.97444°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 454 m | |||
Areo | 27,51 km² | |||
Loĝantaro | 3501 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 03677 | |||
Poŝtkodo | 98704 | |||
Aŭtomobila kodo | IK | |||
Oficiala Municipokodo | 16070032 | |||
Subdivido | 2 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Komunumestro | Horst Brandt | |||
Partio de komunumestro | SPD | |||
Adreso de la administrejo | Ratsstraße 2 | |||
Oficiala retejo | http://www.langewiesen.de | |||
Langewiesen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la urbo havis 3661 loĝantojn. La urbo estas surborde de la rivero Ilm (Turingio).
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Langewiese datumas de la 1198-a jaro. En 1503 la vilaĝo nomumitis foirvilaĝo kun la rajto aranĝi ĉiujaran foiron. Kune kun la najbaraj vilaĝoj Großbreitenbach kaj Gehren ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la 8-a de februaro 1855 far princo Carl Günther la 2-a de Schwarzburg-Sondershausen.
Militoj kaj incendioj detruis la vilaĝon plurfoje kaj nur pro la volo firma de ĝia loĝantaro la rekonstruo ĉiam denove eblis.
Ekonomia evoluo[redakti | redakti fonton]
Ĝis la 19-a jc la loĝantoj de Langewiesen estis ministoj, lignistoj, kamparanoj kaj ekspedistoj, kiuj komercis kun regionoj ĝis Nederlando kaj Danujo. Longtempe brunŝtono, peĉo kaj kenfulgo, potaso kaj salmiako, koloroj, porcelanaĵoj kaj najloj (fabriko ĉe Gottessegen) estis la ĉefaj produktoj de la urbo. Post la konekso al la fervojo en 1881/83 (hodiaŭ jam ne ekziszanta linio Ilmenau-Großbreitenbach) ekis la industriigo per la produktado de izolboteloj, speguloj, termometroj kaj vitraj prilaboritajxoj. Nuntempe etaj kaj mezaj entreprenoj karakterigas la prof ilon de nove kreitaj metizonoj.
Minekspluato[redakti | redakti fonton]
Havis ankaŭ la minindustrio sian gravecon en la regiono. La elmontra minejo Volle Rose en la idilieca Schorte-valo informas akurate pri la minekspluata tradicio de la regiono ĉirkaŭ Ilmenau. Apartaj aranĝoj okazas cxiujare dum la julia minista festo.
Personuloj kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]
- Johannes Musaeus, teologo
- Wilhelm Heinse (1746-1803), poeto
- Wilhelm Höpflinger (1853-1927), inventisto sur la kampo de globlagroj
- Hans Rinn, olimpia ĉampiono
En la elmontrejoj de la Heinse-domo oni informas pri ili kaj aliaj kun koneksoj al Langewiesen.
Urboaspekto[redakti | redakti fonton]
Gravas siluete la urbodomo (1676-78) kaj la najbara bazarplaco; la Mario-kirko, kies orgenon pruvludis en 1706 Johann Sebastian Bach; la Petro-kirko (samtempe la plej malnova konstruaĵo en la urbo) sur la tombejo.
Ekde 1994 apartenas al Langewiesen la vilaĝo Oehrenstock.
Vidindaĵoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Heimatstube Oehrenstock
- Heinse-Haus / Galerie am Markt
- KulturFabrik
- Kirko Nia kara Sinjorino
- Kirko Sankta Petro
- Elmontra minejo Volle Rose kun Schortefeld-trajnoj
Metio kaj industrio[redakti | redakti fonton]
- Ateliero pri ceramikaĵoj kaj bronzaĵoj [1]
Gastejoj dum ekskursoj[redakti | redakti fonton]
- Kienbergklause Oehrenstock
- Restoracio Zur Schortenmühle
- Miavojo
Sporto kaj libertempa pasigado[redakti | redakti fonton]
- Kradrostplacego ĉe Gottessegen
- Kegloludejo
- Pafejo
- Tenisa ludkampo