Kulturfabriko Langewiesen
La Kulturfabriko Langewiesen (germane: KulturFabrik Langewiesen) estas nove kreita kulturcentro en la samnoma komunumo Langewiesen (Oberweg nr. 2).
Priskriko[redakti | redakti fonton]
La komplekso enkorpigas tri partojn:
Kafejo[redakti | redakti fonton]
En Julio de 2010 malfermitis la pordoj por vizitantoj de la muzeo pri porcelanaĵoj Oscar Schlegelmilch kaj de la kulturkafejo. Tiu estas hejmeca renkontiĝloko por ĉiuj aĝogrupoj, eĉ kun etaj kulturaj aranĝoj (ekz. matenmanĝoj por virinoj, laŭtlegadhoroj por infanoj).
Muzeo[redakti | redakti fonton]
En la muzeo alternis la ekspozicioj. Ĝis 2011 videblis la elmontrado Zeitreise montranta la historion de la porcelanaĵfabriko, en 2012/13 ekzemple gastis tie ĉi la ekspozicio Porzellan mit Fotografie.
Atelieroj[redakti | redakti fonton]
Surloke lausezone ofertatas diversaj kursoj kiel surporcelana pentrarto au potfarado kaj okazas bazaroj.