Saltu al enhavo

Universitato de Königsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
universitato de Königsberg
Albertus-Universitato
Academia Regiomontana
universitato (–1945) Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1544
fondinto(j) Albreĥto de Prusio vd
Situo
Geografia situo 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo)54.71388888888920.51Koordinatoj: 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo)
lando Reĝlando Prusio
universitato de Königsberg Albertus-Universitato Academia Regiomontana (Kaliningrada provinco)
universitato de Königsberg
Albertus-Universitato
Academia Regiomontana
(Kaliningrada provinco)
DEC
universitato de Königsberg Albertus-Universitato Academia Regiomontana (Kaliningrado)
universitato de Königsberg
Albertus-Universitato
Academia Regiomontana
(Kaliningrado)
DEC
Map
universitato de Königsberg
Albertus-Universitato
Academia Regiomontana
vdr
Albertina-universitato en Kenigsbergo, poŝtkarto, 19-a jarcento

La Albertus-Universitato / Albertina-Universitato (germane Albertus-Universität Königsberg, latine Academia Regiomontana)[1] estis la universitato de Königsberg / Kenigsbergo en la landoparto Orienta Prusio, laŭ epokoj en la regnoj Duklando Prusio (1525-1615), en Brandenburgio-Prusio (1615-1701), Reĝlando Prusio (1701-1918), ekde 1871 ĝis 1945 samtempe en la supera Germana Regno.

Ĝi estis fondita en 1544 kiel dua protestanta altlernejo (post la universitato de Marburgo) fare de la Duko Alberto de Prusio, kaj estis komune konata kiel Albertina. Georg Schüler (1508-1560) estis filologo, laŭrokronita poeto, diplomato, teologo, latinisto, rektoro kaj kunfondinto de la Universitato de Königsberg, lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560), al kies filino li edziĝis. Alia kunfondinto de la Albertina Universitato kaj la unua profesoro de la lingvoj greka kaj hebrea estis la polo Abraham Kulwieć (1509-1546), dua polo, Stanisław Rafajłowicz, estis profesoro pri teologio, sed ĉar li ne konis la germanan, li lekciis en la latina.

Dum tuta historio de la universitato la plej longe plenumis la postenon de la rektoro Celestyn Myślenta (1588-1653), pola luterana teologo, orientalisto, kiu dum 24 jaroj estis rektoro de la Albertina Universitato en Kenigsbergo.

Post la Dua Mondmilito, la urbo de Königsberg estis cedita al la Sovetunio laŭ la Potsdama Interkonsento de 1945, kaj ricevis novan nomon Kaliningrado. La Albertina estis fermita kaj la restinta germana loĝantaro elpelita. Poste la konstruaĵoj de la universitato kune kun la urba kastelo, la preĝejoj, muzeoj, aliaj historiaj domoj kaj entute ĉiuj konstruaĵoj de la urbo kun escepto pri la ruino de la katedralo estis komplete neniigitaj ĝis la lasta briko - la ŝtonoj grandparte uziĝis kiel materialo por la rekonstruo de la urbo Leningrado. Ekde la jaro 2005 la Balta Federacia Universitato je la nomo de Immanuel Kant (Балтийский федеральный университет имени Иммануила Канта) en Kaliningrado plendas reteni la tradiciojn de Albertina.

Kelkaj profesoroj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studintoj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La latina nomo bone vidigas ke la germana loknomo havas la signifon "reĝa monto" - la du nompartoj klare videblas en la latina nomo "akademio reĝomonta". Historiaj germanlingvaj urboj ofte havis la vorton "-berg" monto, "-stein" roko aŭ "-burg" fortikaĵo en si. Tamen pri Kenigsbergo la nomo estis eĉ iom absurda, ĉar la urbo situis en pejzaĝo absolute ebena - tute ne estis iu ajn monto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

54° 42′ 50″ N 20° 30′ 36″ O / 54.71389 °N, 20.51000 °O / 54.71389; 20.51000 (mapo)