Diskuto:Universitato de Königsberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al mi ne klaras laŭ kiuj kriterioj elektiĝis la listigitaj "kelkaj studintoj" de la universitato. Mankas ekzemple Johann Gottlieb Fichte kaj Simon Dach, studintoj pri kiuj ekzistas biografiaj esperantlingvaj vikipediaj artikoloj, sed anstataŭe estas multaj ruĝaj ligiloj de studintoj kun elstarigo ke ili estis parte poloj parte germanoj sed mankas biografiaj esperantlingvaj vikipediaj artikoloj. Estas en ordo montri ke en la universitato studis ne nur germanoj sed ankaŭ poloj, litovoj kaj homoj de aliaj denaskaj lingvoj. Kaj certe Jan Kochanowski, kiu havas vikipedian artikolon, menciiĝu en la listo, sed pri la aliaj nomoj diskutindas ĉu iu esperantisto iom post iom verkas biografiajn artikolojn, aŭ ĉu la personoj eble tamen en la esperantlingva vikipedio ne konsideriĝas sufiĉe gravaj por mencio. Alikaze povas aspekti kiel malplena fanfarono krii ke "inter la plej gravaj studintoj estis ne malpli ol 13 poloj!". Ke en la artikolo pri Jan Kochanowski la sama redaktinto esperantlingve skribis ke la persono studis "en Universitato de Albertino en Królewiec" (la pola nomo de Königsberg), iom plifortigas naciisman impreson... Königsberg en la pola historie nomiĝas Królewiec kaj en la litova Karaliaučius, sed ne en Esperanto. Eble la fakto ke iu studis en Königsberg kaj poste estis "parlamentano de Pola Sejmo" ne sufiĉas por mencio en la esperantlingva vikipedio - mi certas ke estas tre multaj parlamentanoj de la Pola Sejmo sen esperantlingva artikolo... ThomasPusch (diskuto) 17:24, 25 jul. 2017 (UTC)[Respondi]