Frombork

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frombork
germane: Frauenburg

Blazono

Blazono
urbo
Frombork (Pollando)
Frombork (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Braniewo
Komunumo Komunumo Frombork
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 54° 21′ N, 19° 41′ O (mapo)54.3519.683333333333Koordinatoj: 54° 21′ N, 19° 41′ O (mapo)
Areo 7,59 km²
Loĝantaro 2159 (en 2021)
Loĝdenso 333,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-530
Telefona antaŭkodo +48 55
Aŭtokodo NBR / malnova EL
TERYT 6283502034
Estro Krystyna Ryszarda Lewańska
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Młynarska 5a
Retpoŝto de estraro admin@frombork.net
Poŝtkodo de estraro 14-530
Telefono de estraro 55 243-72-04
Fakso de estraro 55 243-72-04
Ĝemelaj urboj Sucha Beskidzka
Komunuma retejo http://www.frombork.pl
Domajno frombork.net
vdr

Frombork [ˈfrɔmbɔrk] (germane Frauenburg; esperante: Fromborko; historiaj nomoj: latine Castrum Dominae Nostrae, pole Zamek Naszej Pani) estas urbo en Varmia-Mazuria Provinco en Pollando, borde de la Vistula Laguno. Ĝi apartenas al komunumo Frombork en distrikto Braniewo. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: Ĝia nomo ĝis tiam estis Frauenburg (virina fortikaĵo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historia mencio pri la apero de la urbeto ĉe la piedo de ne granda monteto devenas de la jaro 1278. La arkeologiaj esploroj ne pruvis sur tiu loko la pli fruan setladon. Post la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj en la jaro 1275 oni tute detruis la katedralon en Braniewo, tiam la episkopo de Varmio Heinrich Fleming decidis translokiĝi la kapitulon de Varmio kaj konstrui tie en Frombork la katedralon. La nomon de la urbo oni prenis de Dipatrino Maria patronino de la katedralo (La Katedralo de la Ĉielenpreno de Maria). La germanaj koloniuloj, devenantaj ĉefe de Lubeko, nomis la burgon Frauenburg, kaj la kanonikoj de Varmio en siaj dokumentoj nomis ĝin Castrum Dominae Nostrae - la Burgo de Nia Sinjorino. Ĉirkaŭ la jaro 1290 la setlejo jam havis la urban karakteron, tamen la lokigan privilegian dokumenton laŭ la leĝo de Lubeko la urbo ricevis nur la 8an de julio 1310 de la episkopo de Varmio (kiu agis dum la jaroj 1301-1326) Eberhard el Niso. La urba disvolvo estis ĉiam bremsita pro la proksima, potenca ekonomie najbaro de la potenca hansa urbo Braunsberg (ekde 1945 Braniewo). La urba loĝantaro okupiĝis pri fiŝkaptado, metio kaj agrikulturo. Neniam dum la historio la urbo havis pli multe ol tri mil da loĝantoj.

Frauenburg havis la signifan disvolvon inter la 16a kaj la 17a jc. Tiam funkciis tie en la urbo multe da gildoj (korporacioj) de: fiŝistoj, bierfaristoj, ŝuistoj, bakistoj, tajloroj, seruristoj kaj oraĵistoj (juvelistoj). En la 14a jc Frombork posedis muelejon kaj la kanalon de fluanta akvo de la rivero Bauda ĝis la Vistula Laguno, kaj ĉirkaŭ la mezo de tiu jarcento jam estis en la urbo malgranda fiŝista haveno, kiu poste plenumis la rolon de la komerca haveno. La pligrandigo de la haveno daŭris ĝis la jaro 1675. La urbo havis la urbodomon kaj la parokan preĝejon de Sankta Nikolao. En la urbo estis ankaŭ tri malsanulejoj por malriĉuloj, maljunuloj kaj lepruloj, tio estas de Sankta Spirito, de Sankta Jozefo kaj de Sankta Georgo. Post la dektrijara milito laŭ la Toruna Traktato en la jaro 1466 la urbo kun la tuta Varmio eniris al la Krono de la Regno de Pollando. En Fromborku loĝis dum kelkdeko da jaroj Nikolao Koperniko, kiu kiel la kanoniko de la varmia kapitulo vivis kaj laboris tie preskaŭ senrompe de la jaro 1510 ĝis sia morto en la majo de la jaro 1543. Ĝuste en Frombork li verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium (Pri la turno de ĉielaj sferoj), en kiu li tezis la suncentran teorion (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la eklezio, kies altranguloj kredis je la sistemo de Ptolemeo, kiu metis la Teron en la centron, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemento la 7-a. Pro sia revolucia pensaro kaj disvastigemo li estas opiniita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per la termino "kopernika revolucio" estis nomita la filozofio de Immanuel Kant. Post kelkfojaj detruoj de la urbo dum la pol-svedaj militoj (1600-1611) ekkomencas en la dua duono de la 17a jc la ekonomia falo de la urbo, post la Sveda diluvo. En la jaro 1772, post la unua dispartigo de Pollando la urbo ekestis en la limoj de Prusio.

Tombo de Koperniko en la katedralo

Iom da vigligo socia kaj ekonomia estis videbla post la jaro 1837, kiam ekestis denove la sidejo de episkopoj. La disvolvo de turismo, kiu okazis fine de la 19a jc, estis rezulte de la konstruo de fervojo en la jaro 1899, la urbo iĝis centro de turismo laj ripozo. Oni konstruis tiam kelkajn hotelojn, restoraciojn kaj pensionatojn. Rezulte de la Potsdama konferenco post la Dua Mondmilito en la jaro 1945 Frauenburg eniris en la limojn de Pollando, kaj la germana loĝantaro estis forpelita al Germanio. Pro la grandaj militaj detruoj ka malgranda nomboro de la loĝantoj, Frombork perdis la urborajton. La rekonstruo de la urbo kiu estis en pli ol 80% detruita - estis ege malfacila kaj ege multekosta. Dum la rekonstruaj laboroj multe helpis skoltoj kaj kompreneble konservistoj de la monumentoj. En la jaro 1946 oni decidis pri la fondo de la Miseo pri Nikolao Koperniko. La muzeo jam preta por la vizitantoj estis en septembro 1948. En la jaro 1959 Frombork reakiris la urborajton. Dum la jaroj 1966-1973 daŭris la rekonstruo de la urbo, ankaŭ kadre de la agado de la Pola Skolta Asocio sub la titolo (kriptonimokodnomo) „Operaco 1001-Frombork”, en kiu partoprenis 2391 da skoltoj okaze de la 500-jara datreveno de naskiĝo de Nikolao Koperniko (1473-1543). Nun en la urbo estas la mara haveno kaj la mara pola landlima pasejo.

Bibliografio:

  • Jerzy Chojnowski (1973):Braniewo. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.
  • Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (2006): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Warszawa.
  • Stanisław Kuprjaniuk (2011): Frombork, Wydawnictwo Mantis, Olsztyn.
  • Franciszek Mamuszka (1954): Frombork. Gród Kopernika, Wydawnictwo Sport i Turystyka, Warszawa.
  • Ryszard Tomczyk, Janusz Charytoniuk (1997): Ocalić od zapomnienia.Półwiecze Elbląga (1945-1995) w pamiętnikach, notatkach i materiałach wspomnieniowych ludzi Elbląga, Urząd Miejski, Elbląg.
  • Mieczysław Wieliczko (1991): Frombork, Wydawnictwo Mazury, Olsztyn.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1881): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 2, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.
La okcidenta pordego de la mezepoka burgo, ĉe la muro bronza memortabulo en la pola kaj Esperanto, memoriganta la 500-jariĝon de la naskiĝo de Koperniko

La partner-urboj[redakti | redakti fonton]

ZEO ligita kun Nikolao Koperniko[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 500-jara datreveno de naskiĝo de Koperniko la Urba Konsilantaro memorigis ĝin per la bronza dulingva memortabulo (en la pola kaj Esperanto) pri tiu datreveno kaj ĝi estis muntita ĉe la mezepoka defendmuro apud la Kopernik-turo (vidu la apudan foton de la muroj kun la eta memortabulo).

urba panoramo