Kastelo Scharfenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Scharfenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 21′ 48″ N, 10° 16′ 8″ O (mapo)51.363310.2689Koordinatoj: 51° 21′ 48″ N, 10° 16′ 8″ O (mapo)
Kastelo Scharfenstein (Turingio)
Kastelo Scharfenstein (Turingio)
DEC
Kastelo Scharfenstein
Kastelo Scharfenstein
Situo de Kastelo Scharfenstein
Map
Konstruita 1209
vdr
historia tilio ĉeburga kiu nomiĝis por Thomas Müntzer

Kastelo Scharfenstein (germane: Burg Scharfenstein) estas nun hotela komplekso kaj centro pri viskio situante en Beuren, kvartalo de Leinefelde-Worbis, en Germanujo. Ĝia unua endokumenta mencio estis jam en 1209.

Historio[redakti | redakti fonton]

Situante ueste de Leinefelde ĉe la rando de la natura parko Eichsfeld-Hainich-Werratal la kastelo unue estis menciita en 1209. Tiutempe ĝi estis posedata de la grafoj de Gleichen, kiuj povas esti konsiderataj ankaŭ ĝiaj konstruintoj. Ĉar la landgrafoj ŝajne postulis feŭdajn rajtojn estas kompreneble ke landgrafo Ludoviko la 4-a (Turingio) konkeris kaj detruis tiun ĉi burgon en 1219 dum kvereloj kun la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a de Eppstein. Oni rekonstruis ĝin meze de la 13-a jarcento; ekposedis tiam la linio de la Gleichenstein-oj.

La 13-an de novembro 1294 grafo Heinrich von Gleichenstein vendis siajn tri kastelojn Gleichenstein, Scharfenstein kaj Birkenstein situantajn je Eichsfeld al la majenca arkiepiskopo Gerhard la 2-a. Malgraŭ interkonsento aranĝita en 1287 la kavaliroj Ludwig kaj Heinrich von Kühnhausen repostulis la teritorion de Scharfenstein kiel feŭdaĵon en 1308. Eĉ verdikto ke la tuto ja estu aĵo de la majencanoj ne malhelpis posedan necertecon ĝis majo 1310.

La majenca ĉefepiskopujo ne administris la kastelon mem je longa tempo uzante ĝin ofte (almenaŭ ses fojojn) dum la 14-a jarcento. La garantiaĵ-prenantoj devigis sin fariĝi oficistoj majencaj kaj tiel antaŭenigi la interesojn de Majenco. Scharfenstein iĝis la centro de administradujo kiu inkluzivigis 14 vilaĝojn, du monaĥejojn kaj plurajn muelejojn. La senjoroj de Wintzingerode funkciis kiel oficialuloj kaj lombardistoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Aldone ili ankaŭ sekvis siajn proprajn teritori-politikajn celojn, kio necesis eĉ fari ekspecidiojn kontraŭ aliaj regantoj.

Post fulmfrapo la burgo plejparte forbrulis en 1431. Henriko la Juna kaj Henriko la Maljuna (Wintzingerode) rekonstruis la kastelon en nova formo antaŭ 1448. La predikisto, eksa monaĥo kaj ribelgvidanto Heinrich Pfeiffer restis je Scharfenstein de 1521 ĝis 1523 post fuĝo el la abatejo Reifenstein. Tie li komencis, sub tilio proksime de la burgo, prediki la doktrinojn de Marteno Lutero. Sed iam la loka guberniestro de la majencanoj forsendis lin disde la regiono kaj Pfeiffer revenis en sian naskiĝurbon Mühlhausen. Dum la Kamparana ribelo atakis la kastelon kaj bruligis partojn de ĝi en majo 1525 trapasanta taĉmento de armeo de la t.n. Turingia truperaĉo. Konkrete estis damaĝitaj la supraj etaĝoj kaj la ekstera kastelmuraro. Nur sep jarojn poste, la ĉefaj defendremparoj kaj loĝaj zonoj refunkciis danke al instigoj de Friedrich von Wintzingerode: tion atestas enskribo kaj blazono de sur la interna kastelpordego.

En la kuro de kontraŭreformacio princelektistoj Daniel Brendel von Homburg kaj Volfgango la 10-a de Dalberg elaĉetis la rajtojn de la protestantismaj Wintzingerode-anoj en 1582. Kiel signo de nova posedantaro en 1587 ekvideblis la blazona rado de Majenco kiel ĉizitaĵo sur la pordego de la ekstera kastelmuro. Ĝia nova funkcio estis prizona kaj administrada. Post la Tridekjara milito ĝi ne plu havis milit-strategian gravecon kaj estis uzata nur de administrantoj.

En 1802 la katolika regiono Eichsfeld venis sub kontrolon de Prusio kaj malnovaj strukturoj paŝo post paŝo perdiĝis. Scharfenstein iĝis iel antaŭa citadelo de la bieno de Reifenstein. En 1864 la fortikaĵoj kadukaj estis disfaligitaj. En aŭtuno de 1909 la ekstera kastelmuro forbrulis post fulmofrapo. Sevke en Scharfenstein loĝis forstistoj (ĝis 1957).

Nutempa uzo[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito en 1945, komenco de la komunisma diktaturo, ĝi estis ŝtatigita. La popolproprieta entrepreno MEWA de Heiligenstadt (fabriko de metalaĵoj) transprenis la kastelon utiligonte ĝin kiel ferian hejmon por familianoj de sia dungitaro kaj trejncentron (ekde 1960). Post Turniĝo disponigis la aĵojn Treuhandanstalt. En 2002 la tuto iĝis la posedaĵo de la grandurbo de Leinefelde. Restaŭradlaboroj komenciĝis en 2006. En septembro 2011 pilgrimis papo Benedikto la 16-a al la ne tro fora pilgrimkapelo Etzelsbach; antaŭaj planoj antaŭvidis viziton de li je Scharfenstein. Inauĝuro de nova belvida turo estis en 2017. De 2020 troviĝas surloke informadocentro pri la kulturo de faro/konsumo de viskio, hotelo, restoracio kaj kafa rostejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]