Pilgrimkapelo Etzelsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilgrimkapelo Etzelsbach
filial church
filial church [+]

LandoGermanijo
RegionoEichsfeld
Situointer Steinbach kaj Hundeshagen
- koordinatoj51° 25′ 14″ N, 10° 14′ 2″ O (mapo)51.420610.2339Koordinatoj: 51° 25′ 14″ N, 10° 14′ 2″ O (mapo)

Pilgrimkapelo Etzelsbach (Turingio)
Pilgrimkapelo Etzelsbach (Turingio)
DEC
Pilgrimkapelo Etzelsbach
Pilgrimkapelo Etzelsbach
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Pilgrimkapelo Etzelsbach
Vikimedia Komunejo:  Wallfahrtskapelle Etzelsbach [+]
vdr
La pilgrimejo Etzelsbach
Kapelo Etzelsbach en 2012
Interno
La graciplena bildo de Etzelsbach - Mario kun la mortinta filo Jesuo

La romkatolika Pilgrimkapelo Ĉieliro de Mario (Etzelsbach) (germane Wallfahrtskapelle St. Mariä Himmelfahrt Etzelsbach) troviĝas inter Steinbach kaj Hundeshagen en la Eichsfeld-regiono en Germanujo. Apud Klüschen Hagis temis eble pri la plej grava pilgrimejo en la katolika insulo Eichsfeld.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Etzelsbach etimologie kongruas al la malnovgermana nomo Agaza por Elster. La abandonita setlejo unue menciitis en damaĝindekso de la cistercianina monakejo de Beuren. Verŝajne jam en la 15-a jarcento ekzistis ia pilgrimkapelo. Post majo 1525 la pilgrimado ĉesis kaj reprenitis ne antaŭ 1555, kiam plagis la pesto en Eichsfeld. Ekde 1602 uzitis portebla altaro pro daŭra damaĝoj enkapelaj. Nur en 1801 konstruitis nova kapelo surloke. Ĉar la pilgrimo al Etzelsbach ege ŝatata estis kaj la eta kapelo tute ne plu sufiĉis por gastigi la amasojn da fideluloj, konstruitis en 1898 laŭ planoj de la franciskano Paschalis Gratze la ĝis hodiaŭ funkcianta preĝejo; samjare ĝi konsekritis.

Pilgrimoj[redakti | redakti fonton]

La loko Etzelsbach havas riĉegan pilgriman tradicion. Ĉefe la ĉiujare okazanta t.n. ĉevalpilgrimo, la duan dimanĉon post vizito de Maria multaj kristanoj kun ĉevaloj kolektiĝas surloke. Tiuokaze benatas post la sankta meso la bestoj. Aliaj tradiciaj pilgrimdatoj jenas:

Maria vespro kun papo Benedikto la 15-a[redakti | redakti fonton]

Vesproj mariaj kun lia papa moŝto surloke

Okaze de la vizito de papo Benedikto la 15-a en sia patrujo germana en septembro 2011 la eta kapelo de Etzelsbach famiĝis estante vizitstacio. Tie la ĉefpontefiko estris apud la kapelo kun 90.000 pilgrimantoj vespron marian. Estu tiu stacio danko al la eichsfeldanoj kiuj sukcesis resti fidelaj malgraŭ du malkristanismemaj diktaturoj en la Germanujo de la 20-a jarcento. Ĝis hodiaŭ la plimodernigita infrastrukturo (ekz. intersa informejo pri la katolikaj tradicioj de Eichsfeld) ĝuatas.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Dekstre de la flanka navo de la preĝejo troviĝas pietato el la 16-a jarcento. Laŭdire ĝi trovitis dum kampaj laboroj en la apudeco ĝuste tie kie ĉevaloj tuj ekstrikis. Kamparano ĉeestanta kaj serĉanta kaŭzon por la tuja mallaboremo de la bestoj ja trovis la artaĵon. Tio ne nur kaŭzigis konstruon de kapelo nova en 1801 sed ankaŭ la tradicion de la ĉevalpilgrimaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Anhalt: Steinbach. Beiträge zur Ortsgeschichte und Heimatkunde. Teil 1. Selbstverlag, 1997, p. 208.
  • Gertrud Weber, Monika Klingbeil: 700 Jahre Steinbach 1297-1997. Eldonis Gemeindeverwaltung Steinbach, 1997, p. 72
  • Andreas Anhalt: Etzelsbach Wallfahrtsort des Papstes, Mecke Verlag, Duderstadt 2011
  • Andreas Anhalt: Der Wallfahrtsort Etzelsbach im Eichsfeld. Mecke Verlag, Duderstadt 1998
  • Christel Kinzel: Unser liebes Etzelsbach - „Verweile doch …“ - Begegnungen und Erfahrungen. Duderstadt 2013, ISBN 978-3-86944-092-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]