Burgo Gleichenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Gleichenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 17′ 33″ N, 10° 12′ 23″ O (mapo)51.292410.2064Koordinatoj: 51° 17′ 33″ N, 10° 12′ 23″ O (mapo)
Burgo Gleichenstein (Turingio)
Burgo Gleichenstein (Turingio)
DEC
Burgo Gleichenstein
Burgo Gleichenstein
Situo de Burgo Gleichenstein
Burgo Gleichenstein (Germanio)
Burgo Gleichenstein (Germanio)
DEC
Burgo Gleichenstein
Burgo Gleichenstein
Situo de Burgo Gleichenstein
Map
Konstruita 1100
vdr

Burgo Gleichenstein (pli fruaj nomoj estis VelseckFelseck) estas altburgo kun alteco de 459.7 metroj sur la monto Schloßberg inter Wachstedt kaj la kvartalo Martinfeld de la komunumo Schimberg en la Distrikto Eichsfeld en Turingio (Germanujo).

Geografiaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Schloßberg-monto estas sprona kontinuo de la 463.4 metrojn alta Bornberg-monto ĉe la rando de la konkokalka tavolo de Supra Eichsfeld inter Heilbad Heiligenstadt nordokcidente, Mühlhausen sudoriente kaj Eschwege sudokcidente.

Trafike ĝi atingeblas veturile sur strato maltransa kiu forlasas inter Wachstedt kaj Heiligenstadt-Flinsberg la landan ŝoseon aŭ alternative perpiede disde la pilgrimokirko Klüschen Hagis staranta apud la landa ŝoseo L 2022; norde de tiu ĉi strato kondukas la dekliva azenopado supren kiu servis longan tempon por la necesega akvoprovizado. Cetere unu de la supozitaj geografiaj centroj de Germanujo ankaŭ proksimas en Flinsberg.

Disde la teraso de la burga areo oni povus ĝui belvidon ravigan nomitan Miraklo blua super Martinfeld en la Rosoppe-valo kun Schimberg-monto kaj partoj de la Rosoppe-Frieda-montetolando de la suda Eichsfeld ĝis Gobert. La belvedero bedaŭrinde nuntempe ne alireblas.

La kastelomonto dekstre kun Burgo Gleichenstein

Historio[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ la nuna mezepoka burgo staris antaŭula kiun protektis larĝa foso; eble temis pri regna burgo por ŝirmi la regnan korton en la Rosoppe-valo en Martinfeld.[1] Kiam tiu ĉi unua burgo starigitis, estas nekonate. Tamen oni supozas ke la je la fino de la 12-a jarcento menciita Burgo Velsecke identis kun ĝi. Velsecke en 1180 en dokumento aperis kie kavaliro Edelger la pli juna de Velsecke nomatas kiel atestanto. Ekde kiam akurate la burgo estis en posedo de la dinastio de la Gleichen-grafoj ne klaras. Ekde ĉ. 1200 nomis sin Ernesto la 3-a de Velsecke kaj denove ekde 1234 Henriko la 1-a. En 1209 menciitis ankoraŭ alia atestanto nome Berthold von Velsecke. Detruitis la tuto en 1234 dum kvereloj inter la ĉefepiskopo majenca kaj la turingia landgrafo Henriko Raspe la 4-a.[2] Tiuokaze oni mortigis la 23 gvardantojn de la burgo (eble per senkapigo).[3]

Inter 1241 kaj 1246 nova kastelo faritis sub la nomo Gleichenstein pro komisio fare de Henriko la 1-a de Gleichen kaj poste li nomis sin de Gleichenstein. La majencanoj ekposedantis inter 1294 kaj 1802; troviĝis tie ĉi la administrejo kaj la juĝejo por la katolika Eichsfeld-regiono dum multaj jarcentoj. Tamen estis la ĉefa sidejo majencgubernia sur Burgo Rusteberg. Svedaj trupoj sturmprenis la burgon sub la komando de Bernardo de Vajmaro; en 1643 komenciĝis ĝia detruo intencita. Sed rekonstruo iĝis post la Tridekjara milito ekde 1650. En 1802 finiĝis la feliĉaj majencaj tempoj kaj ekregis la prusoj. En la kuro de la 19-a jarcentoj estis pluraj privataj posedantoj; la lasta privata burgestro estis Wolfgang von Schutzbar Milchling zu Hohenhaus antaŭ la ŝtatigo en 1946. Restaŭradlaboroj iĝis en la jaro 1967-a.

Bieno Gleichenstein[redakti | redakti fonton]

Post la Tridekjara milito Gleichenstein iĝis ĉambra bieno kaj ludonitis ankoraŭ sub la majenca regado. Apartenis al la teritorio ankaŭ la malposta ejaro "Neues Haus" ĉe la strato en la direkto de Flinsberg kaj ŝafejo ĉe Klüschen. Post prusiiĝo la tuto iĝis ŝtata bieno administrita disde Erfurto. La burgo, kaj malposta loko Neuhaus kaj Hagis formis eĉ ĝis 1820 propran paroĥujon. Pro la alteco kaj la malbona terenkvalito la enspezoj estis malgrandaj kaj oni eĉ devis vendi kelkajn zonojn tiel ke la areo ŝrumpis de 235 hektaroj en la jaro 1854 al nur 86 hektaroj en la jaro 1946.[4] La komunistoj eksproprietigis la tuton kaj setligis du novajn kamparanojn kun moderna ejo; ankaŭ lokaj farmistoj en Wachstedt ricevis parton.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Al la burga zono disponiĝas kernburgo kun triangula kortego kun palaco sude, gotika ogivarkaĵo ueste kaj kavalira salonego norde. Intere estis belfrido kiu servis ankoraŭ en la 18-a jarcento kiel prizono; ĝi malkonstruitis komplete en la 20-a jarcento. De la granda ekonomia korto (malekstera malposta burgo) kaj la bunta ejaro ekzistas nun nur murorestaĵoj. Iam ĉirkaŭis la burgon tri muregfosoj el kiuj unu komplete malaperis dume la du aliaj ne konservis la originan aspekton. La malposta burgo en la pli mallarĝa senco rekoneblas nur pere de la teritoria reliefo. De la mezepoka konstrustrukturo apenaŭ io restis. La sen remparoj kaj levponto en la 17-a jarcento rekonstruita burgo trapasis daŭre aliajn etajn ŝanĝojn. La ronda turo ĉeenireja faritis en la 1880-aj jaroj anstataŭ kvarangula turo. En 1932 brulkonsumiĝis la granda grenejo ĉe la suda rando de la burgo, kie nuntempe estas la (malalirebla) belvidejo Blua miraklo/Blaues Wunder.

En la interna korto estis ankaŭ puto kiu surŝutitis post la instalo de pli moderna akvoprovizsistemo.

Ĝis 2005 estis enburge gastejo kaj praktikitis gapebla falkado. En julio 2019 atentigis investanto Christoph Weidner publike en la gazetaro pri la graveco kaj beleco de pli kaj pli kadukiĝanta burgo nepre savinda kaj prezentis malkonservativajn metodojn.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Krumbholz: Burgen, Schlösser, Parks und Gärten. 3. Auflage. Tourist-Verlag, Berlin 1988, ISBN 3-350-00285-4 (EA Berlin 1984).
  • Eduard Fritze: Burg Gleichenstein 1246–1996. Selbstverlag Wachstedt 1996
  • Helmut Godehardt: "Landsteuerzahler aus den Dörfern des Amtes Gleichenstein und den Duderstädter Kespeldörfern in den Jahren 1547/48." En: Eichsfeld-Jahrbuch (EJb) 15 (2007), p. 29–41

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Grimm und Wolfgang Timpel: Die ur- und frühgeschichtlichen Befestigungen des Kreises Worbis. En: Eichsfelder Heimathefte Sonderausgabe, Worbis 1966, p. 19, 20, 64
  2. Peter Bühner: "Mühlhausen im Eichsfeld? Die Grafen von Gleichen als Mühlhäuser Burggrafen", en: Eichsfeld-Jahrbuch 2007, Mecke, Duderstadt, p. 9
  3. Eduard Fritze: Burg Gleichenstein 1246–1996. Selbstverlag Wachstedt 1996, p. 11
  4. Eduard Fritze: Burg Gleichenstein 1246–1996. Selbstverlag Wachstedt 1996, p. 28–36
  5. Kanabo-kultivado por burga restaŭro?