Zaha Hadid
Zaha Hadid | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | زُهاء محمد حسين حديد اللهيبي |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1950 en Bagdado, ![]() |
Morto | 31-an de marto 2016 (65-jara) en Miamo |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Brookwood Cemetery |
Lingvoj | araba lingvo • angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Irako |
Alma mater | Arkitektura Lernejo de la Arkitektura Asocio • Usona universitato de Bejruto • Berkhamsted School |
Familio | |
Patro | Mohammed Hadid |
Frat(in)o | Foulath Hadid |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • dezajnisto • universitata profesoro • jewelry designer • artisto • skulptisto • pentristo |
Verkoj | Sheikh Zayed Bridge London Aquatics Centre Heydar Aliyev Cultural Center Guangzhou Opera House Contemporary Arts Center Dubai Opera House BMW Central Building Bridge Pavilion Lilium Tower Bergiselschanze Phaeno Science Center CMA CGM Tower Riverside Museum MAXXI – National Museum of the 21st Century Arts one-north CityLife Port House Capital Hill Residence Vitra Fire Station |
TTT | |
Retejo | http://www.zaha-hadid.com |
Zaha Hadid (arabe: زها حديد), (naskiĝis la 31-an de oktobro 1950 en Bagdado, Irako) estas renoma iraka-brita arkitekto de dekonstruktivismo. Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Ŝi studis matematikon en Bejruto (Usona universitato kaj poste arkitekturon en Londono (Architectural Association). En 1977 ŝi fariĝis partnero de siaj iamaj instruistoj Rem Koolhaas kaj Elia Zenghelis, kaj en 1980 fondis propran oficejon en Londono.
Ekde la 1980-aj jaroj ŝi instruis en la plej renomaj institucioj (Harvard University, University of Illinois, Hochschule für Bildende Künste in Hamburg, Ohio State University, Columbia University, Yale University). Aktuale ŝi estas profesorino ĉe la Universitato de aplikataj artoj en Vieno, Aŭstrio.
Multajn internaciajn konkursojn ŝi gajnis per siaj aŭdacaj planoj, foje pli aŭdacaj ol io iam antaŭe konstruata. Inter ŝiaj gajnitaj konkursoj estas
- The Peak Club en Hong Kong (1983)
- Cardiff Bay Opera House Wales (1994)
- Ĉefplanado de one-north Singapuro (2002)
- Nova kazino de Basel, Svisio (2005)
En 2004 Hadid ricevis - kiel unua virino - la plej renoman arkitekturpremion Pritzker Architecture Prize. En 2006 muzeo Guggenheim en Novjorko honorigis ŝin per ekspozicio pri ŝia vivoverko
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Granda parto de la frua verkaro de Zaha Hadid restis nur koncepto; realigitaj verkoj estis interalie:
- Pabellón Puente de Expo 2008 (2008), Zaragoza, Hispanio
- Eleftheria square, Redsign, Cipro (2007)
- Nordkettenbahn (telfero) (2007), Innsbruck, Aŭstrio
- Maggie's centre en Victoria-Hospitalo (2006), Kirkcaldy, Skotlando
- Stacidomo de Afragola (2006), Afragola, Italio
- Centra konstruaĵo de BMW (2005), Leipzig, Germanio
- plivastigo de Ordrupgaard-muzeo (2005), Kopenhago, Danio
- Phaeno scienca muzeo (2005), Wolfsburg, Germanio
- Bergisel Skisaltejo (2002), Innsbruck, Aŭstrio
- Price Tower extension hybrid project (2002), Bartlesville, Oklahoma - pending
- tramstacio Hoenheim (2001), Strasbourg, Francio
- pavilono por ĝardena ekspozicio (1999), Weil am Rhein, Germanio [1]
- Rosenthal Center for Contemporary Art (1998), Cincinnati, Ohio
- Vitra fajrobrigadejo (1994), Weil am Rhein, Germanio
- Z.CAR hidrogen-pova trirada aŭtomobilo [2]
Filmo[redakti | redakti fonton]
- A Day with Zaha Hadid 2004, 52 min., koloro. New York: Michael Blackwood Productions.
Distingoj[redakti | redakti fonton]
- 2003: European Union Prize for Contemporary Architecture
- 2004: Pritzker-premio
- 2007: Thomas Jefferson Medal in Architecture
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- www.zaha-hadid.com - Oficial ttt-ejo
- Projects in the arabic Countries By Zaha Hadid Architects
- Official Zaha Hadid Blog for the Design Museum exhibition
- Pri Zaha Hadid kaj la muzeo en Ordrupgaard (dana)
- NY Times Slideshow of Zaha Hadid's works