Rem Koolhaas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rem Koolhaas
Rem Koolhaas - portrait 03.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1944 (1944-11-17) (74-jara)
en Roterdamo
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Arkitektura Lernejo de la Arkitektura Asocio • Cornell University College of Architecture, Art, and Planning
Familio
Edz(in)o Madelon Vriesendorp
Profesio
Profesio arkitekto • urbanizisto • verkisto
Verkoj Maison à Bordeaux
Kunsthal
Nederlands Dans Theater
Dua Ĉambro de Ĝeneralaj Statoj
v  d  r
Information icon.svg
La ĉefbiblioteko de Seatlo, desegnita de Rem Koolhaas kaj Joshua Prince-Ramus en 2004

Remment ("Rem") Lucas Koolhaas (naskita la 17-an de novembro 1944 en Roterdamo, Nederlando) estas nederlanda arkitekto, arkitektura teoriisto, urbanisto kaj profesoro en Praktiko de Arkitekturo kaj Urba fasonado ĉe la Harvard Graduate School of Design je Universitato Harvard. Koolhaas studis ĉe la Architectural Association School of Architecture en Londono kaj en Universitato Cornell de Ithaca (Nov-Jorkio). En 1975, Koolhaas partopprenis al fondado de la Office for Metropolitain Architecture (OMA) kaj de ĝia esplorado-orientita kontraŭparto (AMO) ambaŭ bazitaj en Roterdamo, Nederlando. En 2005, li kunfondis la gazeton Volume Magazine, kune kun Mark Wigley kaj Ole Bouman.

En 2000, Rem Koolhaas gajnis la Pritzker-premion.[1] En 2008, la revuo Time metis lin en la jaran liston de la 100 plej influaj homoj el la mondo, kune kun George Clooney (kina stelulo), Steve Jobs (kunfondinto de Apple) kaj Mark Zuckerberg (fondinto de Facebook).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chevalier, Michel (2012). Luxury Brand Management (angle). John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-17176-9.
  2. Rem Koolhaas (angle) (30 April 2009). Alirita 2010-05-22.