Ithaca (Nov-Jorkio)
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun la insulo Itako |

| Ithaca | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo en Nov-Jorkio universitata urbo | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | Tompkins | ||||
| |||||
| Telefonkodo | 607 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Robert Cantelmo | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 32 108 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 042 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 42° 27′ N, 76° 30′ U (mapo)42.443333333333-76.5Koordinatoj: 42° 27′ N, 76° 30′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 136 m [+] | ||||
| Areo | 15,73 km² | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Itako[1] (angle, Ithaca, nomata laŭ la grekia insulo Itako, hejmo de la legenda Odiseo) estas malgranda urbo en centra Novjorkio, Usono. Ĝi situas ĉe la suda bordo de la Kajuga lago. La urbo havis 32 108 loĝantojn en 2020, en la metropola regiono tiam estis sume 101 564. La urbanoj vivas sur areo de 15,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 042 loĝantoj/km². Itako estas parto kaj la administra centro de la kantono Tompkins.
Itako estas la hejmo de la fama Universitato Cornell fondita de Ezra Cornell. Ĝi estas ankaŭ la hejmo de la plej malgranda Kolegio Itako, fama por muzika edukado.
Multaj famaj homoj nomis Itako hejmo, inter ili Christopher Reeve kaj Carl Sagan.
La vidindaĵoj de Itako inkludas la universitatojn, la lagon, la belajn interkrutejojn, farmistajn butikojn kaj la Sciencan Centron.
Itako havas grandan bibliotekon, la Tompkins Kantona Publika Biblioteko (Tompkins County Public Library, angle). Ezra Cornell fondis la bibliotekon en 1864, nomante ĝin Cornell Publika Biblioteka Asocio (Cornell Public Library Association).[2]
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Asia Kate Dillon, aktoro
- En Itako mortis hungardevena usonana arkitekto Péter Gergely.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantigo de la usona urbo nur pravigeblas per analogio de la samnoma greka insulo, kies esperanta formo estas bone dokumentita.
- ↑ “Profile & History.” Library. Tompkins County Public Library, la 8-an de januaro 2016. http://tcpl.org/libinfo/about-history.php Arkivigite je 2018-02-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
domo Clinton en Ithaca





