Jamie Oliver
Jamie Oliver | |
---|---|
Jamie Oliver (2008) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1975 (49-jaraĝa) en Clavering |
Lingvoj | angla • brita angla |
Loĝloko | Essex |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Hockerill Anglo-European College (en) Joyce Frankland Academy, Newport (en) Westminster Kingsway College (en) Lincoln Castle Academy (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Juliette Norton (en) (2000–) |
Infanoj | Daisy Boo Pamela (en) , Poppy Oliver (en) |
Parencoj | Isabella Windsor (en) (baptofilino) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkuiristo jutubisto aktivulo televida prezentisto kuirlibroverkisto artisto blogisto restoraciestro televida produktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.jamieoliver.com/ |
Jamie OLIVER (naskiĝis la 27-an de majo 1975) estas brita kuiristo.
Liaj gepatroj posedis restoracion "The Cricketers" en Clavering (Essex), kie Jamie travivis sian infanaĝon. Jam kiel 8-jarulo li komencis helpi ĉe kuirado, kiel 16-jarulo komencis viziti lernejon "Westminster Catering College", kie li post tri jaroj finis sian studadon. Komence li laboris en "Neal Street Restaurant", de tie transiris al „River Café“, pri kiu foje informis televido. La sekvan tagon kontaktis lin kvin britaj televidoj, el kiuj "Optomen Television" rapide filmis kun li unuan parton de televida serio „Naked Chef“ (nuda kuiristo, kuiristo sen ĉapo), kiu estis tre sukcesa kaj daŭrigata ankaŭ eksterlande. La spektantoj vizitas kun lia motorciklo vendejojn, aĉetas materialojn por kuirado kaj poste partoprenas lian kuirarton. Li eldonis plurajn librojn, kiuj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Siajn adorklubojn li havas en la interreto, kie li prezentas ankaŭ siajn receptojn.
Libroj de Jamie Oliver
[redakti | redakti fonton]- The Naked Chef
- Happy Days with the Naked Chef
- The Naked Chef Takes Off
- Jamie's Kitchen
- Jamie's Dinners