François-Noël Babeuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Noël Babeuf
Persona informo
Aliaj nomoj Gracchus Bab
Naskiĝo 23-an de novembro 1760 (1760-11-23)
en Saint-Quentin
Morto 27-an de majo 1797 (1797-05-27) (36-jaraĝa)
en Vendôme
Mortokialo senkapigo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo François-Noël Babeuf
Familio
Edz(in)o Marie-Anne Babeuf
Infanoj Émile Babeuf • Camille Babeuf • Caïus Babeuf
Okupo
Okupo verkistoarkivistopolitikisto
vdr

François-Noël BABEUF (naskiĝinta en Saint-Quentin la 23-an de novembro 1760, ekzekutita en Vendome en 1797), pli konata kiel Gracchus BABEUF (ŝanĝinte mem sian personan nomon al tiu de la famaj romiaj sociaj reformistoj Grakoj), estis politika gazetisto kaj agitisto dum la Franca revolucio de 1789.

Li estas rigardata de la historiistoj kiel la unua aktiva kaj revolucia socialisto.

Lia patro Claudo Babeuf dizertis el la franca armeo al tiu de la Aŭstria Imperiestro; amnestiita en 1755 li revenis Francion sed vivis tie en mizero. Li tamen povis donigi bazan instruon al siaj infanoj kaj François-Noël, post kiam li estis servisto, iĝis "comissaire à terrier" t. e. li studis la jurajn aktojn kiuj fundamentis la feŭdajn posedaĵojn de la grandsinjoroj kaj ties ĉi rajtojn super la kamparanoj.

Li korespondis kun Dubois de Fosseux de la Akademio de Arras.

Siajn penson kaj projekton pri "Konspiro de la egalaj homoj" li maturigis dum la kelkaj monatoj, kiujn li pasis enkarcerigita en la "Malliberejo de la Virazenoj" en Arras dum somero 1795. Li estis liberigita en oktobro 1795, ĉar la registaro de la Direktoroj timigita pro la kreskado de la monarĥismanaj fortoj volis ekvilibrigi ilin apogante sin sur la maldekstro, kaj amnestiis 10 000 malliberigitojn. Li tuj relanĉas sian gazeton: La Tribuno de l' Popolo (Tribunoj estis, en la Romia respubliko, la defendantoj de la Plebo)

Post la 21-a de januaro 1796 li devas sin kaŝi. La 28-an de februaro polico fermigas la Panteono-Klubon, kiu esti iĝinta ĉefa debatloko de liaj ideoj. Li kaj liajn kunbatalantoj tiam aranĝas malnaivan kaŝstrukturon por agitado kaj varbado de ontaj revoluciuloj. Dum la monato aprilo ili komunikas al la pariza popolo ĉefe pere de afiŝoj, metitaj fruege, ke la irantaj laboristoj povu ilin legi antaŭ ol polico forŝiru ilin, kune kun agitisto por klarigi kaj komenti la afiŝojn al la legantoj. Ili provis akiri samideanojn ankaŭ inter la militistoj.

Sed la polico zorge observis kaj spionis ilin. Dum iom da tempo ĝi lasis ilin agi, ĉar en la kompleksa kaj malstabila ekvilibro de tiu epoko la Direktoroj devas timi jen sian dekstron (la monarĥistojn), jen sian maldekstron (la Ĵakobenojn). Pro denunco, li estis arestita de Cochon de Lapparent, tiama policministro.

Lia juĝado estis la unua, eble la nura proceso de la revolucia periodo, kiu estis plenumita kun ĉiuj dezirindaj reguleco, respekto al rajtoj de la defendantoj, publikigo de la aktoj ktp. Al la demando "ĉu estis provo de ŝtatrenverso perforta?" la ĵurio respondis "ne", sed al la demando "ĉu esti provo reestigi la konstitucion de 1793?" ĝi respondis "jes", kaj tio estis punenda je morto; tial li estis kondamnita kaj ekzekutita kune kun Augustin Alexandre Darthe. La aliaj estis kondamnitaj per malliberejo aŭ ekzilo. Inter ili estis Filipo Buonarroti (malproksima parenco de Michelangelo Buonarroti)

Famaj citaĵoj:
"Kiu enlanda milito pli abomenindas ol tiu, kiu montras ĉiujn murdistojn sur unu flanko kaj ĉiujn sendefendajn viktimojn sur la alia! [...] La batalo eku pri tiu fama temo: egaleco kaj posedo! [...] Ni rigardu la celon de socio, ni vidu la komunan bonon, kaj post jarmiloj ni ŝanĝu tiujn krudajn leĝojn."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]