Kamakuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kamakura)
Kamakura
Japana nomo 鎌倉
urbo de Japanio • urbego • turisma celloko • antikva urbo
Loko
Lando Japanio
Regiono Kanto
Gubernio Kanagaŭa
Municipokodo 14204-2
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 39,60 km²
Loĝantaro (1-a de aprilo 2009)
     Tute 173 746
Koordinato 35° 19′ N 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O / 35.317; 139.550 (mapo)Koordinatoj: 35° 19′ N 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O / 35.317; 139.550 (mapo)
Simboloj
Arbo jamazakura
Floro genciano
Urbodomo de Kamakura
Adreso 〒248-8686
Onarimachi 18-10
Telefononumero +81-467-23-3000
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kamakura.kanagawa.jp/
vdr
Budho-monumento ĉe templo Kōtoku-in

Kamakura (japane: 鎌倉市 [kamakura-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kanagaŭa en Japanio. Kamakura frontas maron ĉe la golfeto de Sagami, kaj la ĉefa parto estas ĉirkaŭata de montoj. Dum la epoko de Heian ĝi estis ĉefurbo de la regiono Kanto. De 1185 ĝis 1333 la klano Minamoto loĝis en Kamakura kaj regis la tutan Japanion (epoko de Kamakura).

Nuntempe Kamakura estas mondfama pro siaj temploj kaj sanktejoj. La templo Kōtoku-in kun bronza Budho-monumento estas la plej konata. En la 15-a jarcento cunamo detruis la templon kaj la grandan halon ĉirkaŭ la statuo. Ekde tiam ĝi staras sub la ĉielo.

Ne nur pro la temploj, sed ankaŭ pro la proksimeco al Tokio kaj pro sia plaĝo Kamakura estas ŝatata ripozejo. Venas multaj turistoj, do estas ankaŭ multaj restoracioj kaj aliaj turismejoj.

En Kamakura estas elektronika industrio, kaj inter alie, artefaritaj satelitoj estas fabrikataj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]