Minamoto (klano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minamoto)
La genealogio de la klano Minamoto, ukijo de Utagava Kunijoŝi.

La klano Minamoto (源?) estis unu de la kvar grandaj klanoj kiuj dominis en la politiko de Japanio dum la Epoko Heian, estante la tri ceteraj Taira, Fuĵivara kaj Taĉibana. La klano Minamoto estis nomata ankaŭ Genji (源氏) uzante la alternativan prononcon de la ĉinaj karaktroj nome por Minamoto "gen" kaj por familio aŭ klano "ji".

Ties origino datas de kiam "Minamoto" estis honora titolo (aŭ "kabane") havigita de la Imperiestroj de Japanio de la Epoko Heian (794-1185) al siaj filoj kaj nepoj jam akceptitaj kiel subuloj de la reĝa familio. Laŭ la tradicio, por faciligi la imperian sukcedon kaj la rivalecon pro la aliro al la trono, al princoj neelekteblaj aŭ apartigitaj de la sukcedo oni proponis titolon kaj iĝis subuloj de la imperiestro. La Minamoto-j, same kiel iliaj rivaloj la Taira-oj, estis submetitaj al tiu tradicio.

La unua imperiestro kiu havigis tiun titolon estis la imperiestro Saga, kiu donis tion al 33 el siaj 50 filoj, kiuj ne povis heredi la tronon. Tiel ili ĉesis formi parton de la imperia familio, kreante la linion "Saga Genji". Ekde tiam la postaj imperiestroj sekvis la tradicion havigi tiun titolojn al siaj posteuloj neheredontoj. Ĉar tiuj heredaj linioj devenis de diferencaj imperiestroj, oni kreis specifajn klanojn kiuj havis la nomon de la koncerna imperiestro kaj oni aldonis al tio la vorto "Genji", por ekzemplo "Seiwa Genji" por la imperiestro Seiwa, aŭ "Saga Genji" por la imperiestro Saga. Aliaj imperiestroj kiuj havigis la titolon "Minamoto" post Saga kaj Seiwa estis la imperiestroj Murakami, Uda kaj Daigo, inter aliaj.

El tiuj diversaj familioj Minamoto-j, la plej elstara estis la familio Seiwa Genji, kiu devenis de Minamoto no Cunemoto, nepo de la imperiestro Seiwa. Cunemoto ricevis la titolon de "Minamoto" en 961, iris al la provinco Kanto, kaj fondis unu el la ĉefaj dinastioj de militistoj. Poste, lia filo Minamoto no Micunaka formis aliancon kun la Fuĵivara-oj, kaj ekde tiam la Fuĵivara-oj venis ofte al la Minamoto-j por restarigi la ordon ene de la ĉefurbo, Heiankyō (poste renomita Kioto).