Seiwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japanese Imperial kamon — a stylized chrysanthemum blossom

Imperiestro Seiwa (清和天皇, Seiwa-tennō; naskiĝis la 25-an tagon de la 3-a monato, 850; mortis la 4-an tagon de la 12-a monato, 880) estis la 56-a imperiestro de Japanio, laŭ la tradicia ordo de sukcedantoj. Li regis de la 7-a tago de la 11-a monato de la jaro 858 ĝis la 29-a tago de la 11-a monato de la jaro 876.[1]

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Seiwa estis la 4-a filo de la Imperiestro Montoku. Lia patrino estis Imperiestrino Dowager Fujiwara no Akirakeiko (明子), nomita ankaŭ Somedono-imperiestrino. Ŝi estis la filino de Fujiwara no Yoshifusa (藤原良房), kiu estis reganto kaj granda ministro de la ŝtatkonsilio.[2] Lia persona nomo antaŭ ol akcedi al la trono estis Korehito (惟仁). Oni konas lin ankaŭ sub la nomo Mizunoo no Mikado.[2]

Li estis pli juna duonfrato de la imperiestra princo Koretaka (惟喬親王) (844-897)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Titsingh, Isaac. (1834). Annales des empereurs du japon, p. 115; Varley, H. Paul. Jinnō Shōtōki, p. 166.
  2. 2,0 2,1 Varley, p. 166.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]