Leĝo pri Deportado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leĝo pri Deportado (konata ankaŭ kiel Leĝo Tehcir, "deportado" en la turka) estis aprobita leĝo en la Otomana Parlamento la 27-an de majo 1915 kaj supoze ekviglis la 1-an de junio 1915, kun la publikigo en Takvim-i Vekayi, la oficiala gazeto de la otomana Ŝtato. La provizora leĝo ne plu validis la 8-an de februaro 1916.

La Leĝo Tehcir estis parto de la iniciatoj kontraŭ la armena popolo loĝanta en la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito. Ĉi tiu leĝo ankaŭ estis akompanita de dua ordono por la eliminado de la evakuita loĝantaro kaj alprenado de ties posedaĵoj.

Otomanaj arkivoj dokumentas ke armena evakuado komenciĝis jam la 2-an de marto 1915.

Post la nevalidiĝo de la "Leĝo Tehcir" evakuado kaj masakroj daŭris. La 13-an de septembro 1915, la Otomana parlamento aprobis la "Provizoran Leĝon pri Elproprietigo kaj Konfisko", deklarante ke ĉiu posedaĵo, brutaro kaj hejmoj apartenantaj al armenoj, estos konfiskotaj fare de la aŭtoritatoj.