Joseph Gallieni
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gallieni (pariza metrostacio). |
| Joseph Gallieni | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Joseph Galliéni | |||||
| Naskiĝo | 24-an de aprilo 1849 en Saint-Béat | ||||
| Morto | 27-an de majo 1916 (67-jaraĝa) en Versajlo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | prostata kancero | ||||
| Tombo | Alphonse-Karr cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Prytanée National Militaire (mul) Milita speciala lernejo Saint-Cyr | ||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | oficiro • militisto • politikisto | ||||
| Aktiva dum | 1868– vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph Gallieni (naskiĝis la 24-an de aprilo 1849 en Saint-Béat, mortis la 27-an de majo 1916 en Versailles) estis franca milita ĉefo de la francaj kolonioj kaj de la Unua mondmilito.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis en la fama Prytanée national militaire de La Flèche, kaj poste en la milita akademio École spéciale militaire de Saint-Cyr, iĝante sub-leŭtenanto post batalado en la Francia-Prusia Milito (1870-1871). Li estis promociita al leŭtenanto en 1873 kaj kapitano en 1878.
Post servado en franca transmara departemento Martiniko, Gallieni iĝis guberniestro de Franca Sudano, kie li sukcesis ĉesigi ribelon de loka popolo gviditan de Mahmadu Lamine. De 1892 ĝis 1896 li deĵoris en Franca Hindoĉinio komandante la duan militan divizion, antaŭ ol esti ekspedita al Madagaskaro. Tie li denove sukcesis ĉesigi ribelon, ĉifoje faritan de loka monarkio. Li estis guberniestro de Madagaskaro ĝis 1905, kie li plifirmigis sian bildon de justa kaj honesta reganto.
Gallieni retiriĝis de la armeo en aprilo 1914 sed estis revokita en aŭgusto por helpi en la defendo de Parizo dum la Batalo de la Marno.
Joseph Gallieni mortis en majo 1916 kaj ricevis la titolon de Marŝalo de Francio kiel postmortan omaĝon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Joseph Gallieni" en la portugala vikipedio (fonta versio 34935403). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

