Saltu al enhavo

Joseph Gallieni

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gallieni (pariza metrostacio).
Joseph Gallieni
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1849 (1849-04-24)
en Saint-Béat
Morto 27-an de majo 1916 (1916-05-27) (67-jaraĝa)
en Versailles
Mortokialo Prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Alphonse-Karr cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Prytanée National Militaire (en) Traduki
Milita speciala lernejo Saint-Cyr Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
militisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Joseph Gallieni (naskiĝis la  24-an de aprilo 1849(nun 1849-04-24) en Saint-Béat, mortis la 27-an de majo 1916 en Versailles) estis franca milita ĉefo de la francaj kolonioj kaj de la Unua mondmilito.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis en la fama Prytanée national militaire de La Flèche, kaj poste en la milita akademio École spéciale militaire de Saint-Cyr, iĝante sub-leŭtenanto post batalado en la Francia-Prusia Milito (1870-1871). Li estis promociita al leŭtenanto en 1873 kaj kapitano en 1878.

Post servado en franca transmara departemento Martiniko, Gallieni iĝis guberniestro de Franca Sudano, kie li sukcesis ĉesigi ribelon de loka popolo gviditan de Mahmadu Lamine. De 1892 ĝis 1896 li deĵoris en Franca Hindoĉinio komandante la duan militan divizion, antaŭ ol esti ekspedita al Madagaskaro. Tie li denove sukcesis ĉesigi ribelon, ĉifoje faritan de loka monarkio. Li estis guberniestro de Madagaskaro ĝis 1905, kie li plifirmigis sian bildon de justa kaj honesta reganto.

Gallieni retiriĝis de la armeo en aprilo 1914 sed estis revokita en aŭgusto por helpi en la defendo de Parizo dum la Batalo de la Marno.

Joseph Gallieni mortis en majo 1916 kaj ricevis la titolon de Marŝalo de Francio kiel postmortan omaĝon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Gallieni en la portugala Vikipedio.