Jay Gould

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jay Gould
usona milionardulo kaj gvidanto de fervoja asocio
usona milionardulo kaj gvidanto de fervoja asocio
Persona informo
Naskiĝo 27-a de majo 1836
en Roxburry, Novjorkio, Usono
Morto 2-a de decembro 1892
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Gould family mausoleum
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Jay Gould
Familio
Patro John Burr Gould
Patrino Mary Moore
Edz(in)o Helen Day Miller
Infanoj Anna Gould • Helen Miller Shepard • George Jay Gould • Howard Gould • Frank Jay Gould • Edwin Gould
Parencoj Daniel S. Miller
Okupo
Okupo entreprenisto • financisto • kartografo
vdr

Jay GOULD (plennome Jason GOULD) (27-a de majo 1836, Roxburry, Novjorkio, Usono2-a de decembro 1892, Novjorko) estis usona riĉegulo, financisto kaj spekulanto, gvidanto de usona fervoja asocio, la plej senĝenaĉa "rabista barono" de la usona kapitalismo en la 19-a jarcento.

Li laboris komence kiel termezuristo en Novjorkio, poste funkciigis tanadan metiejon kaj en 1859 komencis spekuladi kun valorpaperoj de la pli grandaj fervojaj entreprenoj. Li plu spekulis dum la usona enlanda milito pri la fervojaj akcioj kaj en 1863 iĝis direktoro de la Rensselaer and Saratoga Railway. Li aĉetis kaj traorganizis la fervojon Rutland and Washington Railway kaj en 1867 iĝis direktoro de Erie Railroad.

Li kooperis en 1868 kun Daniel Drew kaj Jim Fisk kontraŭ Cornelius Vanderbilt, kiu volis akiri kontrolon pri Erie-fervojo. Gould komencis malpurajn financajn manipuladojn, ellasis falsajn akciojn, koruptis, kaŝaĉetis leĝfaristojn de Novjorkio, por ke ili leĝigu encirkuligon. Li fine akiris plimulton de la akcioj, post kio komencis denovan senemberasan spekuladon kun Fisk, William Boss Tweed kaj Peter Sweeney. Ili aĉetis grandkvante oron kaj tiel estigis mankon en la merkato kaj kiam la prezo de la oro (en 100 USD) egalis en papiro jam 163,5 USD, la ŝtata trezoro eldonis ormonon en valoro de 4 milionoj da usona dolaro. La prezo falis ĝis 133 dolaroj kaj multaj investistoj bankrotis. Tiu estis la fifama „nigra vendredo” (24-an de septembro 1869).

Gould tiam turnis sin al fervojaj linioj de la okcidento kaj komencis aĉeti akciojn de Union Pacific Railroad kaj en 1874 posedis jam la plimulton. Li aĉetis ankaŭ aliajn fervojajn liniojn tiel en 1881 la fervoja imperio de Gould estis la plej granda en la lando, kun reloj de 25.500, kio estis 15 % de la tuta fervoja linio en Usono.

Gould en 1881 akiris akcian plimulton en la Western Union Telegraph Company, post kiam per siaj propraj telegrafaj entreprenoj senkompate malfortigis tion. Li posedis inter 1879 kaj 1883 la gazeton World (sidejo kun Novjorko) kaj aĉetis ankaŭ entreprenon, kiu funkciigis la Novjorkajn altajn fervojojn.

Gould estis ĝismorte senkompata, senĝenaĉa kaj sola. Li postlasis posedaĵon en valoro de ĉ. 77 milionoj da USD.