Gottlieb Döbling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La memorigŝtono por Döbling surmonte en Arnstadt.

Johann Heinrich Gottlieb DÖBLING (naskiĝinta la 27-an de majo 1797 en Arnstadt, mortinta samloke la 9-an de aŭgusto 1858) estis germana natursciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la registara advokato Johann Christian Döbling studis teologion kaj filologion en Jena kaj iĝis de 1835-40 privata instruisto de la princidoj Karl Günther - la postaŭa princo - kaj Leopold de Schwarzburg-Sondershausen.

En 1840 li nomumitis profesoro. Li dungitis kiel instruisto de la natursciencoj, ĉefe de biologio kaj fiziko, ĉe la arnstadt-a gimnazio (1844-58). Krome li instruadis ĉe la reala mezlernejo, la pluklerigada lernejo kaj la landa porinstruista seminario.

Li entreprenis studvojaĝojn en la sudon de Italujo, el kiuj li kunportis multon da kreskaĵoj kaj bestoj. Verŝajne li unuafoje plantis apud Arnstadt-Dosdorf la Flavan gencianon kaj la pluman fraksenon (latine: Fraxinus ornus) sur la Sondhart-montetopinto.

Li mem ne postlasis iujn skribitaĵojn sciencajn. De 1851-53 li estris la arnstadt-an Metisocieton (Gewerbeverein Arnstadt). Li loĝis en la domo de Kirch-strateto nr 1.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Memorŝtonon starigis en la 1862-a jarto liaj amikoj sur la Fürsten-monto (proksime de la nuna Rabenhold-loĝdomblokaro), kie antaŭe troviĝis la ĝardendometo de Döbling. La enskribo tekstas: Dem Freunde der Natur Gottlieb Döbling seine Freunde - Al la amiko de la naturo Gottlieb Döbling fare de amikoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Unser Arnstädter Gymnasium von 1829-1929, Arnstadt 1931, p. 23.
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 235.