Gewerbeverein Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pormetiista asocio de Arnstadt (germane: Gewerbeverein) engaĝiĝis dum multaj jardekoj por la interesoj de la metiistoj en Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj ideoj pri la neceso de fondo de tia asocio venis de Andreas Heinrich August Hatham. Kune kun Ernst John li preparis la fondon kiu okazis en la 8.3.1836. Tiam ankaŭ elektitis ĝiaj estraranoj: Benjamin Busch, Jacob Heinrich Lucas , Friedrich Emmerling, s-ro Sprengpfeil kaj s-ro prof. Thomas.

Mallonge post la fondiĝo la asocio havis jam 138 membrojn (kaj 186 en 1886). Ĝia celo estis subteni la surlokajn metiistojn kaj plibonigi iliajn kondiĉojn kaj produktojn. Regule aranĝitis fakprelegoj, diskutrondoj pri teknikaj novigoj kaj ekspozicioj. Ekde 1847 cirkulitis ankaŭ fakgazetoj faritis eĉ asocia biblioteko. En 1852/53 oni ricevis salonon en la Urbodomo de Arnstadt el kiu oni faris metiistan haleton. En 1855 fonditis ŝparkaso por metiistoj, kiu ankaŭ peris kreditojn, kaj porsubmajstra cirklo plukleriga.

Longjaraj estroj estis Bernhard Leupold (1853-59 kaj 1862-82) kiel ankaŭ Hugo Jung (1882-1908).

La asocio malfonditis en la 6.1.1934.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 271