Friedrich Emmerling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Emmerling
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1801 (1801-07-03)
en Arnstadt
Morto 18-an de decembro 1879 (1879-12-18) (78-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Christian Friedrich EMMERLING (naskiĝinta en la 3-a de julio 1801 en Arnstadt, mortinta la 18-an de decembro 1879 samloke) estis naciliberala germana politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la buĉisto Johann Christian Heinrich Emmerling kaj de ties edzino Johanna Elisabethe Christiane Hempel. Li edzinigis en Arnstadt en la 2.5.1833 Friederike Amalie Schönherr (1803-1852), filino de la komercisto Bernhard Heinrich Schönherr kaj vidvino de la registara advokato Carl Georg Wilhelm Hartmann. Lia nepino estis poste la edzino de la deputito je la landa parlamento Benjamin Kiesewetter.

Emmerling laboris kiel juvelisto en Arnstadt.

Ekde 1851 li estis membro de la urba konsilantaro kaj inter 1857-71 urbestro de Arnstadt. De la 28.6.1847 ĝis la 27.3.1848 li estis membro de la landa parlamento de la Duklando Schwarzburg-Sondershausen kiel anstataŭanto por Christian Theodor Zimmermann en la balota distrikto de la urbo Arnstadt. Post la Marta Revolucio li denove estis deputito landparlamenta inter la 28.8. kaj la 16.10.1848. Liaj pozicioj politikaj estis liberalaj. Li ankaŭ estis membro de Gewerbeverein Arnstadt.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la 24.9.1863 li honore nomumitis Fürstlicher Rat. En 1867 li ricevis la meritkrucon Herzoglich Sachsen-Ernestinischer Hausorden kaj en 1870 la reĝan prusian ordenon Kronenorden de la 4-a klaso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Lengemann: Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch (= Parlamente in Thüringen 1809–1952. Bd. 3). G. Fischer, Jena u. a. 1998, ISBN 3-437-35368-3, S. 169–170.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Emmerlich en la germana Vikipedio.